Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KORUPTECO

Putrantaj demokratioj

Ĝenerale oni ne dubas, ke demokratio estas la regmaniero, kiu al la plejparto de iu ajn popolo garantias eblan maksimumon de justeco kaj bonfarto. Sed, rigardante la situacion en pluraj ŝtatoj en Sud-Ameriko, Afriko kaj aliaj mondpartoj, raciaj homoj ofte pridubas nun la enkondukan aserton.

Venezuelo, ekzemple, estas unu el la plej petrolriĉaj landoj de la mondo, demokratie regata dum pli ol kvar jardekoj. Tamen la plejparto de la loĝantoj vivas tre malriĉe. Ankaŭ en la petrolriĉa Niĝerio, en Afriko, la popolo ne prosperas ekonomie. Aliflanke notindas, ke en tiuj ĉi kaj aliaj landoj multaj politikistoj sukcesas sin ege riĉigi.

Egoismaj politikistoj

Okcidentaj landoj konsideras nuntempe nuligi la ŝuldojn (t.e. prunteprenitan monon, ofte malbone, eĉ fraŭde uzitan). Respondecaj entreprenistoj kutimas pruntepreni monon por investi ĝin en profitodonan produktadon. Sed la enŝuldiĝo de multaj ŝtatoj, malbone (aŭ eĉ kanajle) administrataj, fariĝis pro sinriĉiĝo de egoismaj politikistoj. Ĉu pravigeblas donaci tiajn ŝuldojn al landoj, kiuj kapablas nek kontroli la uzon de pruntaĵoj nek kondamni tiujn, kiuj trompas kaj priŝtelas siajn elektintojn? Certe kulpas ankaŭ la kreditoroj, kiuj pruntedonis monon, sciante pri ĝia onta misuzo.

La parlamentanoj de malriĉaj landoj ofte ricevas tre altajn salajrojn, ege pliampleksigitajn de la t.n. krompagoj kaj de aliaj avantaĝoj (flugbiletoj, loĝejoj, ktp). Tamen ili nek kontrolas nek kritikas malhonestajn elspezojn de la registoj. Kiom da dolaroj lukse malŝparas altranguloj dum superfluaj internaciaj vojaĝoj?

Sana demokratio baziĝas sur funkciado de opoziciaj partioj, kiuj sin kontrolas. Simptomo de putranta demokratio estas, kiam la koruptemuloj de opoziciaj partioj sin reciproke protektas, helpante unu la alian kaŝi la friponaĵojn. En kelkaj landoj la korupteco enrampis eĉ la justicon. Tie malhonestaj juĝistoj kunlaboras (kaj kunprofitas) gaje kun politikistaj kanajloj.

Propraj interesoj

Demandindas, do, kiel bremsi tian memdetruon, tian pereigon de socia bonfarto. En Peruo prezidanto Fujimori sukcesis savi sian landon el ĥaoso, deveninta de korupteco en justico kaj parlamento, el gerila teroro kaj ekonomia mizero. Bedaŭrinde misfaroj de kelkaj liaj kunlaborantoj makulis poste tiujn meritojn. Ankaŭ prezidanto Chávez en Venezuelo, kiu ne aspektas tre demokratie, estas rezulto de ŝtata krizo, kiu pere de pure demokratiaj procedoj apenaŭ solveblis: ne verŝajnas, ke koruptaj parlamentanoj voĉdonas kontraŭ siaj propraj interesoj.

Feliĉe jam aperis alia taŭga rimedo kontraŭ tiu ĉi socia malsano. En pluraj landoj ĵurnaloj, televido kaj radio denuncas la misfarojn. Ofte ĵurnalistoj agas tiel el sia sana konscienco, aliaj ĝin faras el monavido por vendi artikolojn. Ĉiuokaze la senmaskigo de malhonestaj politikistoj helpas malfortigi ties potencon, kelkfoje eĉ sukcesas forigi ilin. Bedaŭrinde ne mankas okazoj, kie ĵurnalistoj devis pagi tian agadon per sia vivo: krimaj mafioj ne pardonas la senmaskigon de siaj politikaj protektantoj.

Werner SCHAD