Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LIBERA ESPRIMADO

Ne preta por la pretero

Minacitaj estas lastatempe en sud-orienta Anglio homoj dezirantaj kune festi siajn nekutimajn kredojn kaj opiniojn. En Lewisham [luiŝam], apud Londono, la organizaĵo “Preter pretero” (angle: Beyond the beyond) provis kunigi en publika halo anarkiistojn, paganojn, nereligiulojn, ateistojn, humanistojn, seks-liberulojn, oponantojn de decimalismo, nihilistojn, respublikanojn, okultistojn kaj aliajn.

Tamen avertojn kaj minacojn pri forbruligo de la luita halo kaj pri aliaj damaĝoj telefone — kaj anonime — ricevis ties posedanto. La polico sciigis, ke ĝi kapablos protekti nek homojn, nek proprietaĵon, se okazos la foiro. Tial pacema festo estas nuligita — kune kun la rajto pri propra opinio. Malgraŭ tio, ke la festo ne okazis, la polico tamen kontrolis la halon sed rimarkis nenion eksterordinaran.

Will GREEN