Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ESPLORADO

Enkonduko al senpena kaj malmultekosta okupo historia

Kiam ni estis infanoj, mi kaj mia fratino ofte pasigis semajnfinojn ĉe niaj geavoj, kiuj loĝis en morna provincurbo. Ĉiun dimanĉon posttagmeze ni piedpromenis kun la avo. La promenado ĉiam havis unusolan celon, nome la tombejon — ne la litomiŝlan1, sed la lokan, tiam relative novan, kaj do, tute ne interesan. Tiutempe diference de nun, neniu el nia familio estis ankoraŭ enterigita en ĝi. Ĉar mia avo ŝajne ne havis amikojn (vivantajn aŭ mortintajn) en la urbo, mi supozas, ke la vizito tien ne estis por honori la memoron de iu forpasinto, sed pro iu melankolia trankvilo, kiun li sentis en la ĉeesto de sendanĝeraj mortintoj. Nia avo provis montri sin sufiĉe amuza kunulo, sed li estis malgaja homo funde de sia koro. Ne laŭnature, sed pro malfeliĉo kaj malagrablaj vivspertoj. Li estis profesia fotisto kun malmulte da klientoj. El ili verŝajne kelkaj eĉ ne pagis por la menditaj fotoj, konstatinte, ke li uzis malmodernan kaj malbone funkciantan fotilon. Plie, mi rekonas, ke nek lia geedza vivo, nek lia malluksa hejmo kontentigis lin en la mizere teda urbaĉo.

Ĝenerale mi ne ŝatas tombejojn. Tamen estas kelkaj, kiujn mi trovas historie interesaj, kaj ne malmultaj eĉ tre belaj. Foje, feriante en Nord-Bohemio, mia edzino kaj mi hazarde trovis malnovan tombejon en iu vilaĝo Janov. Tie surprizis min, ke nur malmultaj el la pli novaj tomboj estas de ĉeĥlingvanoj. Sur la plimulto de la tomboŝtonoj, la nomoj de mortintoj estis germanaj. Pli ofte estis indikita la germana nomo de la vilaĝo (Johannesberg) aŭ de iu alia loko en la ĉirkauaĵo, kie loĝis la mortinto. Kompreneble, ni sciis, sed ĉi-momente forgesis, ke la loĝantoj de tiu regiono estis germanoj ĝis la fino de la dua mondmilito. Mi amuzis min, divenante la aktualajn ĉeĥajn nomojn de diversaj germanaj vilaĝoj.

Por mi precipe elvokiva estis pensado pri la grandegaj demografiaj ŝanĝoj, kiu okazis antaŭ ne tre longe en tiu parto de Mez-Eŭropo. Mi venis al la konkludo, ke bona elirpunkto por studi la historion de la homaro estas la tombejoj. Vizito al tombejo kostas nenion kaj, se regas bela vetero, ĝi povas eĉ agrabli.

Ankaŭ en Irlando, kie ni nun loĝas, la tombejoj spegulas la grandajn aliiĝojn, spertitajn en la dudeka jarcento — do, dum la propra vivdaŭro de multaj el ni. Mia hejmo situas inter du tombejoj: La plej proksima — la katolika — estas moderna parkosimila areo, kie la najbaroj promenigas siajn hundojn. La pli malproksima — la anglikana — estas trankvila loko, ombrata de grandaj fagoj kaj aliaj arbegoj, kies semojn kaj etajn arbidojn kolektas mia edzino por estigi japanstilajn bonsaj-arbetojn.

Sur la tomboŝtonoj en la katolika tombejo preskaŭ ĉiuj nomoj estas tipe irlandaj (keltaj). Du-tri estas angladevenaj, ekzemple, English kaj Lowbridge, sed iliaj posedantoj estis sendube plurgeneracie irlandanoj. Pli ofte la irlandaj nomoj aperas en angligita formo, sed aliaj familioj aŭ familianoj preferas uzi la originalan gaelan. Kutime ĉi-lasta tute ne aŭ apenaŭ similas la angligitan. Do, ekzemple, en sama familio, kelkaj anoj nomas sin Breathnach [br’anaĥ], dum aliaj — fratoj aŭ kuzoj — uzas la anglan formon Walsh [ŭolŝ]. Ambaŭ signifas “kimra”, sed en malsamaj lingvoj.

Kiam la nomoj estas skribitaj aŭ gravuritaj sur la tomboŝtono, ili ŝajnas esti eĉ pli malsimilaj. Sur iu kvarangula steleo en la katolika tombejo la sama familia nomo aperas malsame skribita, ne nur laŭlingve, sed ankaŭ laŭalfabete. Sur unu flanko, iu familiano estas nomita Egan [igan], skribita per la komuna latina alfabeto, dum alia nomas sin, en kelta formo, Ó hAodhgháin (ne imitebla en la esperanta aŭ angla fonetikoj). Ĉi-lasta ne estas tiel skribita (kio estas pli moderna skribmaniero), sed per tradiciaj irlandaj manuskriptaj literoj kun punkteto super la “d” kaj la “g”2, anstataŭ la hodiaŭa literumado per “h” post konsonantoj. Tiu bela, sed ne tre konvena alfabeto estis instruata en la irlandaj lernejoj ĝis proksimume 1960. Tial ĉi-okaze ni povas diveni al kiu generacio apartenas la mortinto.

Kontraste, en la anglikana tombejo, malfermita en la 19a jarcento, apenaŭ troviĝas irlandaj nomoj pro la fakto, ke ĝis la fondiĝo de Libera Ŝtato en 1921 Irlando estis regata de Britio. Dum jarcentoj nur la anglikana eklezio estis oficiale agnoskata, kvankam preskaŭ la tuta indiĝena loĝantaro estis romkatolika. Pro tio, eĉ hodiaŭ oni ofte povas diveni la konfesion de iu ajn homo laŭ lia familia nomo.

Ĉar la britoj (precipe armeanoj kaj registaraj funkciuloj) forlasis Irlandon post 1921, kaj multaj anglo-irlandanoj ne volis resti en la lando post la starigo de la tute sendependa Respubliko Irlando en 1949 kaj post ties samtempa eliro el la Unuiĝinta Brita Reĝlando. Tiuokaze la anglikana komunumo ege ŝrumpis. Do, la anglikana tombejo en nia urbo estas tre malgranda kompare kun la ĉiam pli vastiĝanta katolika.

En nia katolika tombejo — kaj en aliaj en la tuta respubliko — eble unu el la plej strangaj fenomenoj estas sporada kaj subita apero dum la lastaj jaroj de pluraj identaj simplaj malgrandaj grizaj tomboŝtonoj kvadrataj. Ĉiuj havas en la supra parto insignon de iu armea regimento aŭ korpuso, ĉiuj aspektas tre novaj. Sed la plimulto de nomoj kaj datoj rilatas al homoj — ofte tre junaj: 17- aŭ 18-jaraĝaj — kiuj estis mortigitaj en la unua mondmilito (1914-1918), kaj malpli ofte en la dua.

Tiuj monumentoj — supozeble starigitaj laŭ mendo de la brita komisiono respondeca pri militaj tomboj — aperis nur lastatempe, pro la fakto, ke en la sendependiĝinta Irlando, oni hontis pri militservo de irlandaj junuloj en britaj surteraj trupoj, mararmeo aŭ aerarmeaj fortoj. La kialo estas, ke Britio estis antikva malamiko de la irlandanoj. Do, oni konsideris tiujn soldatojn, volontulojn aŭ konskripciulojn perfiduloj kaj intence forgesigis, kvazaŭ ili neniam ekzistus. Temas pri multaj miloj.

Krom la du menciitaj tombejoj en nia urbo, estas alia pli antikva, kie, en amasa tombo sur malgranda spaco, estis enterigitaj homoj, kiuj mortis pro la granda malsato meze de la 19a jarcento. En la sama tombejo troviĝas la tombo de hanovriaj solduloj, kiuj servadis kiel parto de la brita garnizono. Apud la enirejo staras plinto kun dulingva surskribo (germane kaj angle) memore al hanovria oficiro, mortinta en la 18a jarcento. Pli nova monumento, starigita laŭ iniciato de membroj de Amnestio Internacia kaj arbo donacita de lokaj esperantistoj, memorigas pri la sennombraj homoj tutmonde, kiuj estis kaj estas senigitaj je siaj homaj rajtoj.

Do, tio estas enkonduko en la historian esploradon de tombejoj. Provu ankaŭ vi mem praktiki ĝin en via loka tombejo!

Noto: Pli ambiciaj homoj povus esplori prahistoriajn tombejojn kaj aliajn fascinajn arkeologiejojn, kiuj abundas sur la tuta irlanda insulo. Tio certe estas interesega, eĉ pli ol nura hobio kaj iĝas serioza okupo. Diference de mia edzino, kiu kiel amatoro faras arkeologiajn studojn, mi estus tro pigra kaj malserioza por tiaspeca esplorado.

1. La Litomiŝla tombejo, originala romano en Esperanto de la ĉeĥa verkisto Karolo Piĉ.

2. ó hAođġáin.

Garbhan MACAOIDH