Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ordinara morto

Rusio enterigis la unuajn maristojn pereintajn en submarŝipo “Kursk”. Klariĝas iuj cirkonstancoj de la tragedio. El trovita letero, kiun skribis kapitan-leŭtenanto Dmitrij Kolesnikov, estas klare, ke la maristoj sian neeviteblan morton renkontis heroe, kiel veraj viroj. Tamen laŭ artikolo de redaktoro Stefan Maul, “Morti pro prestiĝo” (MONATO, 2000/10, p. 5), rusaj maristoj, kiel ankaŭ pereintaj pasaĝeroj de aviadilo “Concorde”, ne meritis ordinaran morton. Ili ne pereis, ne mortis, sed mortaĉis ... Kvazaŭ iaj kanajloj ... Kvazaŭ bestoj ... (Cetere, ĉi lasta frazo eble ne estas taŭga ekzemplo, ĉar en Esperanto, malkiel en iuj naciaj lingvoj, ne ekzistas malsamaj vortoj kun signifo “morti” por homoj kaj bestoj.) Estas neimageble, ke la aŭtoro tiel malbone opinius pri la pereintoj. Tamen kion li deziris diri, oni povas nur imagi. Verŝajne la redaktoro al sufikso -aĉ deziris doni plian signifon, kiun prezentas nek PIV, nek PAG. Tamen tiaj provoj ĉi-okaze, almenaŭ por mi, estas ofendaj.

Antanas GRINCEVIČIUS, Litovio