Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Morti miskomprene (3)

Ekzistas fonetike/fonologie pli laŭregulaj lingvoj ol la angla, kiel la finna, serba, turka kaj — kun du esceptoj — la kartvela (kie r kaj l foje ne estas prononcataj, ekzemple en “rva” (sep) kaj “saĥlŝi” (en la domo)). Aliflanke montras la du anglaj stenografioj (Pitman-a kaj Gregg-a) ke ja ekzistas norma angla en la komerco, scienco kaj aliaj terenoj.

Kian signifon tamen havas tiaj helpsistemoj kiel la ITA (Initial Teaching Alphabet — komenca instrua alfabeto), la ŝava alfabeto kaj tiu de la mormonoj (Desereta skribo — “deseret” estas mielabelo en la nefiida lingvo — vidu ĉi tie la Libron de Mormon)? Ili estas kaj estis legohelpo al angle parolantaj infanoj kaj prononchelpo al neanglalingvanoj. Do, la obstaklo de nelaŭfonetika skribmaniero de la angla estas reala, kvankam aliarilate: ĝi malfaciligas lernadon de ĝi kaj tiel la alkutimiĝo al la parola lingvo estas laŭe penoplena. Kiam tio tamen estas majstrita, tiam kompreneble la literumo de la angla havas nenian ajn influon al la parola interkomunikado.

Tamen la morsa alfabeto eble ankoraŭ havas neatenditan signifon al ni. La sonaj signoj de ĝi estas ekkoneblaj eĉ ĉe malbonega radia funkcio. Ĉe la surmara navigado ekzistas tuta aparta ĉifro. AKMIN EBWAX signifas “mi alvenos vendrede” EBWAX estas vendredo. Ekzistas ankaŭ trilitera ĉifro kiu estas pli kutima. Ili baziĝas sur la angla tiusence ke la alfabeta ordo de la ĉifrovortoj kongruas kun la alfabeta ordo de la anglaj esprimoj.

Fieder WEIGOLD, Germanio