Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ĉu akvo fluas supren ie ajn en la mondo?

Tiun demandon la sciencpopulariga periodaĵo National Geographic respondis jene en sia numero de septembro 2000:

“Akvo fluas kiel gravito diktas: alvalen (malsupren). Tamen geologiaj formacioj fojfoje kreas la iluzion ke ĝi fluas supren, kiel ekzemple en Rio Grande kie ĝi tranĉas la malsupren kliniĝantan tavolaron en la kanjono Sankta Helena.”

Ni povas aldoni, ke akvosurfaco fakte povas leviĝi en relative mallongaj kanaloj, se ties kversekco laŭgrade pligrandiĝas kaj do la rapido malpliiĝas. La energioenhavo de la akvo ja estas sumo de la potenciala energio, kiun reprezentas la akvonivelo, kaj la kineta energio, kiu estas proporcia kun la kvadrato de la rapido. Se ni supozas ke la tuta energioenhavo restas senŝanĝa, tio sekvigas ke pro malpliiĝo de la kineta energio la potenciala energio devas kreski por ke la sumo de la du restu senŝanĝa. Tio signifas ke la akvonivelo devas leviĝi. En la realo estas malkresko de la energio-enhavo pro la froto de la akvo kun la fluejo, sed tio povas esti pli malgranda ol la malpliiĝo de la kineta energio, do la potenciala energio tamen devas kreski iom, do la akvonivelo leviĝas.

La inundo-defluiga sistemo de valbaraĵo ofte estas kruta kanalo, sur la dorso de la baraĵo, simila al skisalto-remparo. Okaze de inundo la superflua akvo malsuprenkuras laŭ tiu kanalo, kiu ĉe sia fino havas leviĝantan sekcion, ke la akvo ĵetiĝu malproksimen de la baraĵo. En ĉi tiu mallonga kanalsekcio la akvonivelo leviĝas eĉ pli ol la kanalfundo, ĉar la rapido malkreskas kaj la akvofasko dikiĝas.

Se en preskaŭ horizontala kanalo la akvo alvenas kun tiel granda rapido, ke ĝi superas la rapidon de la propagiĝo de la ondoj (superkrita fluo), laŭgrade la akvonivelo leviĝadas pro la frota energioperdo, sed en certa kversekco — kiel tio kalkuleblas per la ekvacioj de kontinueco kaj de impulso-movokvanto — kreiĝas tiel nomata hidraŭlika salto, kiu signifas relative abruptan (laŭlonge de kanalsekcio ĉ. sesoble pli longa ol la profundo de la akvo) leviĝon de la akvosurfaco, post kiu la akvo fluas plu per rapido pli malgranda ol tiu de la ondpropagiĝo.

OH