Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Tuj apud Zamenhof

Iam mi fondis kaj redaktadis specialistan periodaĵon, Biblia Revuo, kiu dum dek-iom da jaroj sukcesis vivi, en du periodoj. Iom post la komenco de ĝia dua periodo, Gaston Waringhien [gastón varengjén] leteris al mi, kaj tiel komenciĝis sporada korespondado inter ni, daŭrinta ĝis lia morto. En 1971 (se mia memoro ne eraras), li petis, ke mi permesu, ke li kandidatigu min por la Akademio de Esperanto. Mi jesis, kaj elektiĝis. Tuj post mia elektiĝo, li sendis al mi kolektegon de ĉiuj cirkuleroj kaj diskutofolioj de la Akademio dum lia ĝistiama prezidanteco. Tiel mi povis ne nur legi la detalojn de la diskutoj en la Akademio, inkluzive de tiuj pri la -ata/-ita afero, sed ankaŭ ekkoni lian manieron prezidi tiun gravan instancon.

Per tiu, eble neprofundega tamen multimpresa, konatiĝo kun Waringhien, lia pensado kaj lia prilingva laborado, mi komencis kompreni, kiom Esperanto ŝuldas al li. Nu, ni ne samopiniis pri ĉiuj temoj — tamen li ĉiam montris sin diskutopreta, kaj (eble surprize al tiuj, kiuj ne persone konis lin) tre tolerema. Ne nur pri lingvaĵoj. Mia provo nove traduki la Psalmojn el la antikva hebrea multe interesis lin, kaj li faris plurajn sugestojn kaj proponojn literaturecajn, kiujn mi trovis tre utiligindaj. Eble ĉar kaj li kaj mi estis/estas ateistaj, kvankam ne rabiaj, ni ambaŭ povis senantaŭjuĝe pritaksi la diversajn tradukoproblemojn, kiujn amase prezentas la Psalmoj.

Ĉiam mi multe scivolis pri tio, kian historion havis Waringhien, kaj kia li estas kiel persono. Nun André Cherpillod [andré ŝerpijó] kontribuas biografieton, kiu helpas koni la historion de Waringhien, kaj — tre heroadore — kia persono li estis. Cherpillod montriĝas Waringhien-adoranto. Por li Waringhien estas heroo, kiu, se juĝi laŭ la enhavo de la biografio, neniam faris mispaŝon aŭ eraron. Nu, mi ne rajtas kulpigi Cherpillod-on rilate al lia eble troa adorado al lia heroo. Kiu ne tenas en sia menso fantaziojn pri iuj idealigitaj personoj? Cherpillod rangigas Waringhien-on tuj apud Zamenhof, kelkfoje ni suspektas, ke laŭ li Waringhien rangas pli alte ol Zamenhof. Nu, se Zamenhof fariĝis kultidolo por multaj esperantistoj, kial ne ankaŭ Waringhien? Ĉiu laŭ sia gusto ...

Resume: Cherpillod verkis tre utilan biografieton dulingvan (franca teksto sur la dekstraj paĝoj, esperanta teksto sur la maldekstraj), kaj mi dankas pro tio. Li klare kaj bele memorigis al ni tre konindan kaj respektindan personon.

Donald BROADRIBB

André Cherpillod: Gaston Waringhien 1901-1991, heroldo de la internacia lingvo/Gaston Waringhien 1901-1991, héraut de la langue internationale. Eld. Memeldono/autoédition, Courgenard (Francio), 2000. 80 paĝoj glue broŝuritaj. ISBN 2-906134-49-X. Prezo ĉe FEL: 8,50 eŭroj + afranko.