Vladimir LEMELEV
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La vasta kaj insista ofensivo kontraŭ ĉiuj malsanoj, kiuj komunikiĝas per seksaj kontaktoj, estas grava direkto de aidoso-preventado. Nun la nombro de la tiel nomataj venereaj malsanoj seninterrompe pligrandiĝas. Al la bone konataj kaj disvastiĝintaj sifiliso, gonoreo kaj triĥomonozo aldoniĝis antaŭe maloftaj kaj preskaŭ nekonataj: aidoso, ŝankroido (la mola ŝankro), genitala (seksa) herpeto, klamidiozo, kandidiozo, bakteria vaginozo, papilomo-virusa infekto, ktp. Grandan rolon ludas seksaj kontaktoj en transdono de tia tradicie “ne venerea” malsano kiel hepatito B.
En multaj landoj videbliĝas korelacio en la disvastiĝo de aidoso kaj aliaj venereaj malsanoj. Ekzemple, en Norda Ameriko en la 80aj jaroj, paralele kun epidemioj de aidoso, oftiĝis ankaŭ aliaj seksaj malsanoj: sifiliso, gonoreo kaj eĉ ŝankroido, kiu eble estis enportita el endemiaj regionoj kune kun aidoso.
Surbaze de la nivelo de la disvastiĝo de aliaj venereaj malsanoj oni povas prijuĝi la riskon kaj prognozon de aidoso-infekto. Multaj malsanuloj, precipe el la riska grupo, samtempe infektiĝas per kelkaj venereaj malsanoj. Sed tiuj malsanuloj, krom la komunaj vojoj de transigo, havas pli grandan dispozicion al la viruso de aidoso rezulte de la ekzisto de grandnombraj fokusoj de inflamoj kaj ulceretoj sur la haŭto kaj mukaj membranoj de la seksaj organoj, plifaciligintaj penetradon de la viruso en la sangon. La viruso de aidoso estas kapabla longe konserviĝi kaj reproduktiĝi en tiuj inflamaj fokusoj. Kiel informis L. Corsey kaj aliaj sciencistoj en la internacia kongreso pri malsanoj transmisiiĝantaj per seksaj kontaktoj (Hispanio, 1997), en la herpetaj ulceretoj de seksaj organoj la viruso de aidoso povas longe reproduktiĝi, kio akcelas la disvastiĝon de aidoso. Post la sukcesa resanigo de la ulceroj, ankaŭ la viruso de aidoso malaperis el la haŭto de seksaj organoj.
Multaj venereaj malsanoj (sifiliso, klamidiozo, la seksa herpeto) estas inklinaj al kronika, recidiva defluo. Por ili same estas karakteriza la imundifekto, kiu pliprofundiĝas post aldona aidoso-infekto. La reproduktiĝo de la viruso de aidoso pli akceliĝas post kunigita infekto.
Pri efektiveco de la multaj rimedoj de aidoso-prevento oni povas juĝi laŭ dinamiko de ĉiuj seks-kontaktaj malsanoj. Tiel, rezulte de la esploroj en Tajlando (D. Celentano kaj aliaj) estis demonstrite, ke la multjara uzado de kondomoj fare de la prostituitinoj, kondukis al reduktiĝo de aidoso kaj aliaj venereaj malsanoj inter la junaj viroj.
Kiel estis akcentite en la supremenciita internacia kongreso: “Diagnostiko kaj kuracado de ĉiuj malsanoj, kiuj transmisiiĝas per sekskontaktoj, devas fariĝi la bazo de aidoso-profilaktiko.”
Estas klare, ke similaj rimedoj devas esti aplikataj en la tuta komplekso de aidoso-profilaktiko, konsidere ĉiujn vojojn de la virusinfektoj.
Vladimir LEMELEV