Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kron-Put

Vjetnama bambua muzikilo

de Hori Yasuo

1

Aŭguston de 1999 mi vojaĝis al Vjetnamio por partopreni en la dua Azia Kongreso. Iun vesperon, promenante en la kongresejo, mi rimarkis, ke multaj gejunuloj kolektiĝas ĉe la akceptejo. Estas ne kutime, ke ni vidas tiel multe da gejunuloj en Esperanto-kunsido en Japanio, do mi tuj decidis paroli kun ili. En la angulo mi trovis kvar gejunulojn babilantajn. Mi alproksimiĝis al ili kaj alparolis:

“Ĉu mi rajtas paroli kun vi?”

“Jes, jes, kun plezuro.”

Ili kun granda ĝojo akceptis min. Mi, sidante inter ili, demandis kelkajn informojn pri ilia rilato kun Esperanto. Mi havis grandan intereson pri kial ili elektis Esperanton, ne la anglan lingvon. Unu junulo respondis, ke nun la angla ŝajnas esti internacia, sed en la estonteco certe Esperanto anstataŭos ĝin. Alia junulino respondis, ke Esperanto disvastigas ŝian kapablon. Alia diris, ke li volas havi amikojn en la mondo. Ili ĉiuj tre pozitive elektis Esperanton kaj ĝuis la etoson de la kongreso. Inter ili estis junulino, kiun mi anonime kaj provizore nomas Hue, la nomo de la antaŭa ĉefurbo de Guen-dinastio. Ŝi estis 25-jara, sed ŝajnis, ke ŝi estas 21-22. Ŝi prezentis sin kiel laboristino. Mi supozis, ke ŝi estas ordinara oficistino aŭ io simila, sed io en ŝi altiris mian atenton.

Poste la gejunuloj invitis min al loka restoracio por manĝi pho, vjetnaman lokan nudelon. Ni kvinope vizitis najbaran restoracion. La restoracio estis senporda, por altiri multajn klientojn kaj ankaŭ freŝan venton. Ĉe la enirejo sidis dika virino kun tablo antaŭ si. Sur la tablo troviĝis diversaj ingrediencoj por meti sur nudelojn. Ni okupis longan tablon. Antaŭ ni estis bambuaj bastonetoj enmetitaj en bambua poto. Miaj geamikoj, krokodilante, decidis mendojn. Kelkajn minutojn poste niaj pho venis. Mia estis plej luksa kun pecoj de viando sur ĝi. Hue sidis apud mi, kaj tre kompleze prizorgis min, elpreninte bastonetojn el la poto kaj verŝante spicon sur mian pho. Ni ĉiuj komencis manĝi, sed dume mia pho fariĝis tro pika por mi. Kiam mi plendetis al Hue, ŝi tuj stariĝis, iris al la virino kaj revenis kun nova supo. Ŝi forĵetis mian oranĝkoloran supon kaj plenigis la tason per la nova. Hue ĉiam alparolis al mi per simpla Esperanto, rigardante mian vizaĝon desube. Ŝi estis tiel aminda, ke mi senkonscie alparolis al ŝi:

“Vi estas tre bela kaj ĉarma.”

Ŝi iom honteme respondis: “Ne, mi estas normala.”

La vorto “normala” ne taŭgis al tiu situacio. Ŝi devis uzi vorton “ordinara”. Sed tio ne estis grava. Ni povis kompreni unu la alian. Fakte, ŝi estis “ordinara”. Ŝia vizaĝo estis bruna kaj la buŝo estis iom granda, sed vere ŝi estis ĉarma. Mi ripetis:

“Vi estas ĉarma, vere ĉarma.”

Ŝi ridetis kun sia mano metita sur la buŝo.

Por mia pho, miaj gejunuloj pagis. Tre bonkoraj junuloj. Ili ne permesis al mi pagi por ili. Survoje al la hotelo, pro danko, mi aĉetis por ili fruktojn, kiuj similis al budaa kapo. Ilia nomo estas na. Ili estis tre oportunaj por manĝi, ĉar oni facile senŝeligas ilin per la fingroj. Hue forĵetis la ŝelojn sur la stratojn. Mi sekvis ŝin laŭ la instruo de proverbo “En Romo faru kiel romanoj faras”. Surstrataj fruktovendistoj, montrante fruktojn en bambua korbo sur biciklo, senŝeligis grandan oranĝsimilan frukton, forĵetante la ŝelojn sur la straton. Meznokte oni kolektis tiujn rubojn kaj matene la stratoj estis senrubaj. Oni eĉ verŝis sur stratojn akvon per akvumaŭto por preventi venton forblovi koton.

Sur la strato infanoj ludis. Ili vestis sin malriĉe, nudpiedaj. Ili ludus “ĉevalon” kaj “pordon”. Ambaŭ ludojn ni, japanoj, havas. Kiam mi provis foti la infanojn, tiuj tuj forkuris disen. Hue kaj ŝia amikino kolektis tiujn kaj mem ludis la ludojn kun ili. Kontraŭ malluma ĉielo Hue ridetis al mi. Kia aminda rideto!

Ĉe la pordo de la hotelo Hue kaj ŝia amikino adiaŭis al mi kaj forrajdis biciklon en mallumon.

2

La sekvantan tagon mi sola vizitis Literatur-Templon. Ĝi situis najbare de la hotelo. Ĝi estas fama templo kun malnova historio. En la ĝardeno staris multaj monumentoj, sur kiuj estis engravuritaj nomoj. La nomoj estis tiuj de sukcesintoj en ĉin-devenaj ekzamenoj kakyo, kiuj ebligis ilin fariĝi altrangaj oficistoj. Vjetnamio antaŭe estis sub la influo de ĉina kulturo, do ĝi adoptis la ĉinan sistemon. Pro tiu tradicio gestudentoj ofte vizitas la templon por preĝi por sukceso en ekzameno.

En la profundo de la templo estis ĉefa domo kun budaaj statuoj, kaj tie kelkaj muzikistoj ludis vjetnamajn tradiciajn muzikilojn. Viro ludis unukordan kotoon. Kelkaj virinoj en vjetnamaj kostumoj ludis bambuan fluton, bambuan ksilofonon, ktp. Mi interesiĝis pri muzikilo, kiu konsistis el dekkelkaj dikaj bambuoj kunligitaj horizontale. Juna ludistino ludis ĝin kun sia vizaĝo klinita suben, sendante aeron per siaj ambaŭ manplatoj en la diverslongecajn tubojn de bambuoj. Ŝiaj manoj dancante kreis belegajn sonojn aŭdigantajn pon-pon. Kiam mi aŭskultis la muzikon, mi rememoris majon de la jaro 1976.

Memore de la unua datreveno de la venko de la Socialisma Respubliko de Vjetnamio en la Vjetnama Milito, Societo de Laborist-Muzikamantoj en Japanio invitis trupon de muzikistoj kaj dancistoj el Vjetnamio. La trupo vizitis dekkelkajn urbojn en Japanio, inter kiuj estis mia urbo. Dum la milito japanaj pacamantoj multe helpis la vjetnaman popolon mone kaj spirite, do la venko estis ne nur ĝojo por la vjetnama popolo, sed ankaŭ nia ĝojo. La koncertoj, ege bonvenigite, sukcesis en ĉiuj urboj kun plenplenaj spektejoj. Tiam mi estis estrarano de la filio de la societo en mia urbo. Mi laboris por aranĝi la koncerton en mia urbo; mi bonvenigis la membrojn ĉe la stacidomo, prizorgis ilin en diversaj aferoj, kaj amikiĝis kun ili. Post la koncerto ni havis bankedon. Ili donacis al ni, la prizorgantoj, non, vjetnaman pajlan ĉapon. Dum la bankedo mi petis ilin skribi siajn subskribojn sur mian non. Ĝi eĉ nun sidas sur la ŝranko en mia ĉambro kiel memoraĵo de la koncerto.

Rememorante la koncerton, mi atente aŭskultis la muzikon. Kiam la muziko finiĝis, la ludistino levis sian vizaĝon. Surprize ŝi estis Hue. Ŝi ankaŭ surpriziĝis, trovinte min antaŭ ŝi. Kiam ŝi estis en kongresejo, ŝi surmetis pantalonon kaj ordinaran ĉemizon, sed ĉi tie ŝi estis en vjetnama tradicia kostumo, sed ne aozai. Ŝi surmetis pale rozkoloran robon kun ruĝa zono. La zono pendis kaj flirtis antaŭ ŝia korpo. Ŝi surmetis bluan tradician ĉapon. Ŝi bele tualetis al si kun ruĝo sur siaj lipoj.

Ŝi laboris kiel muzikistino en tiu ĉi templo dum la tago, kaj dum la libertempo en vespero ŝi venis al la kongresejo por helpi la kongreson. La muzikilo nomiĝis kron-put. Ŝi invitis min antaŭ la muzikilon kaj lasis min ludi. Komence mi ne bone faris la sonon, sed iom post iom mi kapablis fari belajn sonojn. Mi parolis al ŝi pri mia memoro pri la trupo, kiu vizitis Japanion antaŭ 23 jaroj. Pli surprize ŝi diris, ke la ludistino de kron-put en la trupo eble estis ŝia patrino. Kiam ŝia patrino vizitis Japanion, ŝi estis unujara. Poste ŝi ofte aŭdis pri la vojaĝo, koncertoj kaj bonkoreco de japanoj. Ŝia patrino trezoras la fotojn faritajn kaj donacojn ricevitajn en Japanio.

Post kiam Hue kreskis, ŝi sekvis la saman vojon kiel ŝia patrino. Nun ŝi estas muzikistino de kron-put kaj staris antaŭ mi. Mi ne rememoris vizaĝon de kron-put-ludistino en la trupo, sed mi bone memoris belajn muzikistinojn en kolorriĉa aozai. Post la trovo de filino de tiama kron-put-ludistino, Vjetnamio fariĝis pli familiara lando. Mi aĉetis kron-put, paginte sepdek usonajn dolarojn, kiel grandan memoraĵon.

Kiam ni adiaŭis, ni promesis rendevui ĉe nia hotelo tiuvespere.

Kune vespermanĝis ni en restoracio en malnova urbo apud la lageto. Ĝi estis tre bona restoracio, kie oni ofertis al ni tre bongustan vjetnaman manĝaĵon. Post tio ni revenis al mia hotelo. Mi invitis ŝin al mia ĉambro, por ke mi povu sonbendigi ŝian kanton. En la restoracio, ŝi montris sian kajeron al mi. En Vjetnamio Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj estas tiel multekostaj kaj nesufiĉaj, ke kursanoj mem kopias tiujn. Ili ĉiam portas sian propran kajeron por skribi ĉion necesan pri Esperanto. Ankaŭ Hue, de tempo al tempo, petis min skribi vortojn kaj frazojn ne familiarajn en ŝian kajeron. Tiam foliumante ŝian kajeron, mi trovis kanton en Esperanto. Ŝi kantis ĝin mallaŭte en la restoracio. Mi ŝatis ĝin kaj volis sonbendigi ĝin.

En mia hotelĉambro, komence mi ludis ŝakuhaĉi, japanan tradician bambuan vertikalan fluton. Delonge mi lernas la muzikilon kaj ĉiam kunportas ĝin. Mi ludis japanan melodion “La Luno super Ruina Kastelo” kaj poste kantis ĝin. Poste ŝi kantis al mi kanton titolitan “Sur la Ponto”, kiu estis en ŝia kajero. Tiu estis amkanto de junulino. Vjetnama melodio kun simpla, sed emocia poemo.

Trans la ponto

1. Al vi mi donos mian jakon.
Mensoge mi diros al paĉjo, panjo,
ke trans la ponto, ke trans la ponto,
Vento forblovis ĝin, Vento forblovis ĝin.
2. Al vi mi donos mian ringon.
Mensoge mi diros al paĉjo, panjo,
ke trans la ponto, ke trans la ponto,
Ondo forportis ĝin, Ondo forportis ĝin.
3. Al vi mi donos mian ĉapon.
Mensoge mi diros al paĉjo, panjo,
ke trans la ponto, ke trans la ponto,
Vento forblovis ĝin, Vento forblovis ĝin.

Ŝi kantis bele. Ŝi estis lerta ne nur en kron-put, sed ankaŭ en kantado. Ŝi studis muzikon en hanoja Arta Universitato. Estis nature, ke ŝi havis bonan voĉon kaj kantis belege. Mi elprenis japanan kantlibron el mia valizo, kaj responde kantis al ŝi aliajn japanajn kantojn. Ĉar longjare mi apartenis al la Koruso de Naŭa Simfonio de Beethoven en mia urbo, mi iom fieris pri mia voĉo. Kiam mi vojaĝas al eksterlando, mi ĉiam kunportas japanan kantlibron, por ke mi ĉie povu kanti laŭ la peto de miaj amikoj.

Ŝi rimarkigis al mi, ke mi aĉetis kron-put el la sako, muntis kaj starigis ĝin antaŭ ŝi. Ŝi ludis por mi! Rigardante kantlibron, ŝi ludis japanajn melodiojn per kron-put, kaj kune mi kantis. Ŝi eĉ ludis ŝakuhaĉi. En ŝia universitato studentoj devas lerni ĉiujn tradiciajn muzikilojn. En la templo ŝi ankaŭ ludas vjetnaman bambuan fluton. Se oni ludas unu specon de fluto, oni relative facile povas ludi alian. Ni kantis, ludis kaj ludis kune ĝis malfrua vespero. Japana bambuo kaj vjetnama bambuo kreis dolĉajn melodiojn kaj harmonion. Interŝanĝo de muziko faris nin nedisigeble intimaj.

Kiam ni adiaŭis ŝin, mi diris al ŝi:

“Morgaŭ mi partoprenos en la postkongreso al Danang kaj Hue. Mi revenos al Hanoj en la 30a, do nepre vizitu min en la hotelo.” La sekvantan tagon mi ekvojaĝis. Mia vojaĝo estis tre interesa kun multaj vidindaĵoj, kaj mi multe ĝuis ĝin. Sed dum la tagoj mi ĉiam pensis pri Hue. Mi ĉiam rememoris ŝiajn ridetojn, ŝiajn gestojn, ŝiajn kantojn kaj ŝian kron-put. Mi estis tre senpacienca revidi ŝin.

Je la planita horo en la 30a ni revenis al Hanojo. Vjetnamaj samideanoj atendis nin en la hotelo. Amikinoj de Hue venis. Sed ne Hue. Dum mi parolis kun miaj amikoj, mi rigardadis la pordon de la hotelo. Mi parolis, sed fakte mi ne parolis. Mi atendis ŝin. Fine por mia bedaŭro, venis la tempo, kiam ni devis ekiri al restoracio por vespermanĝi. Ni enbusiĝis. Mi rigardadis eksteren ĝis la lasta momento. Sed vane. Mi demandis de ŝiaj amikoj, sed neniu sciis, kial ŝi malfruiĝas. Neniu sciis ŝian telefonnumeron. En restoracio dum mi manĝis, mi estis malfeliĉa. Ĉu iu akcidento okazis al ŝi? La vesperon antaŭ ol ni ekiris, subite ekventegis kaj pluvegis. Ĉu la malbona vetero malhelpis ŝin?

Ni revenis al la hotelo. Kiam mi restis en mia ĉambro, aŭdiĝis frapoj ĉe la pordo. Ĉu Hue. Ne. Venis kelnero. Li transdonis al mi saketon. Mi malfermis ĝin. Ĝi estis donaco kaj letero de Hue. La letero diris al mi:

“Mi atendis vin unu horon, sed vi ne revenis. Ĉu vi forgesis min, ĉar mi estas komencanto de Esperanto?”

Mi kriis en mia koro: “Ne, tute ne! Mi neniam forgesos vin! Pro tia stulta kialo mi neniam forgesos vin! Sed kial vi malfruiĝis?”

Ŝia donaco estis malgrandaj lignaj rozfloroj en eta vazo, kaj flava, malgranda frukto. La frukto havis tre bonan odoron. Mi flaris ĝin foje. Mi metis ĝin foje. Mi metis ĝin sur la tablon. La bona odoro plenigis la ĉambron.

La sekvanta tago estis mia adiaŭa tago al Vjetnamio. Japanaj grupanoj veturis al flughaveno. Vjetnamaj samideanoj kune venis, sed ankaŭ tiun ĉi fojon Hue ne venis. Atendante la pasportokontrolon, mi ĉiam rigardis eksteren, sed vane. Ŝi ne aperis. Malfeliĉa mi adiaŭis al Hanojo.

4

Unu semajnon post mia reveno al hejmo, letero de Hue venis. En ĝi ŝi skribis:

“Mi ne povis iri al flughaveno, ĉar mi havis malvarmumon. Mi tre bedaŭras tion.”

Nun, mi komprenis. Mi povis imagi Hue en la pluvego de la 30a. Ŝi rajdis biciklon. Kvankam ŝi surmetis pluvmantelon, vento kaj pluvo estis tiel fortaj, ke la pluvmantelo ne bone protektis ŝin. Ŝi hastis al la pordo de la hotelo. Sed mi jam forveturis. Ŝi sola atendis min, sidante sur la sofo en la halo. Ŝi estis malseka de kapo ĝis piedoj pro la pluvo. Ŝia nigra hararo pli nigriĝis pro la pluvo. Ŝi tremis de malvarmo, kaj post unu horo ŝi revenis al sia hejmo. Ĉu ankoraŭ pluvis tiam? Jes. Ŝi revenis hejmen denove tra la pluvo kun malesperiĝo. Mi responde skribis leteron al ŝi, esprimante mian bedaŭron ne vidi ŝin. Post du semajnoj ŝia respondo alvenis. Ŝi skribis pri inundo, kiu atakis Vjetnamion, kaj ĉe la fino ŝi simple skribis “Same kun vi”. Tre simpla, sed mi komprenis.

En la inaŭgura ceremonio de la Kongreso, la prezidanto de KAEM alparolis al partoprenantoj, dirante, ke dum la kongreso ni ne nur amikiĝu, sed ankaŭ amu unu la alian. Mi aŭskultis la paroladon kun mokrido, sed post la semajna kongreso, mi amis vjetnaman junulinon, pravigante lin. Esperanto, por mi, estis ilo por homamo inter popoloj, sed mi tute ne supozis, ke Esperanto estos ilo por privata amo por mi. Amo inter Hue kaj mi.