Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
pri eksa (granda) Jugoslavio kaj aktuala (malgranda) Jugoslavio de Slobodan Miloseviĉ aperis multaj artikoloj kaj komentarioj en nia revuo. Ni ne hezitis karakterizi la diktatoron Miloseviĉ kiel krimulon, sed ankaŭ — almenaŭ mi mem — kondamnis la NATO-atakojn, kiujn terure suferis la serba popolo. La bomboj detruis la landon, sed NATO ne atingis sian celon, forpeli la despoton. Tion nun fine faris serboj mem, kiuj ne plu fidis al propagando kaj vanaj promesoj de Miloseviĉ kaj de lia kliko. Unu el la lastaj diktatoroj de l’ civilizita mondo estas forbalaita de sia trono, kaj estas konsole, ke ankaŭ li spertis la saman sorton kiel multaj liaj samkanajloj. Nu, ni lasu tiun ĉi figuron de pasinteco, sed kia estas la estonteco de Serbio kaj Jugoslavio? Necerta, ĉar kiel majstru la nova prezidanto Koŝtunica la ĥaoson postlasitan de sia antaŭulo, kiel li regu ŝtaton, kiun dum 13 jaroj perforte formis Miloseviĉ, kun administracio komplete trapenetrita de adeptoj liaj, koruptitaj fare de lia reĝimo? Krome oni ne pretervidu, ke Serbio havas nenian tradicion, nenian sperton pri demokratio. La novaj gvidantoj el la opozicia konglomerato, cetere, estas veraj patriotoj kaj naciistoj serbaj, kontraste al Miloseviĉ, kiu uzis naciismon nur kiel pretekston kaj propagandan rimedon por betoni sian personan potencon. Kiel ajn, nun kiam mi verkas tiujn ĉi liniojn — tri tagojn post la revolucio en Beogrado — oni neniel povas prognozi, kia estos la evoluo en Serbio kaj Jugoslavio, ankaŭ ĉar ties dua respubliko, Montenegro, ne havas interesojn nepre kongruajn kun tiuj de la novaj jugoslaviaj regantoj, serbaj naciistoj. Krome multe dependos, kiel agos kaj reagos Ruslando unuflanke kaj Okcidento aliflanke rilate al “nova” Jugoslavio. Sendube estos ankoraŭ multaj okazoj por verki tiutemajn artikolojn en nia revuo.
Sincere via Stefan Maul