Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

SUD-AMERIKO

Orinoko-delto: Indianoj, marĉoj, arbarego

(daŭrigo de “MONATO”, 1999/8)

Dum mia unua vojaĝo al la Orinoko-Delto oni parolis al mi pri la guarao-indianoj de la riverbrako Mariusa. Laŭdire ili estas iom malsimilaj al siaj samtribanoj, ĉar ili preferas loĝi pli profunde en la arbarego kaj flegas malpli da kontaktoj kun la civiliza mondo.

Ankaŭ oni rakontis al mi pri alia grupo nomata “papagmanĝantoj” (hispane: comeloros [komeloros]), ĉar ili kutimas manĝi la tre multnombrajn papagojn. Por ilin kapti, indiĝeno sin kaŝas kamufle en la krona supro de palmo. Antaŭ si, li ligas perpiede la jam kaptitan papagon. Kiam aliaj papagoj preterflugas, la kaptita eligas kriadon. Ĝiaj samspecianoj alflugas ĉu pro scivolemo, ĉu pro helpemo. Tiam la kaŝita indiano ilin kaptas permane, rompas la nukon kaj faligas ilin teren, kie helpanto kolektas la viktimojn.

Tiun lastan grupon mi ne volis renkonti, ĉar mi multe ŝatas la gajajn, buntajn birdojn. Ties mortigo min malĝojigas, kvankam mi komprenas, ke en la arbarego (kaj ne nur tie!) oni devas manĝi tion, kion oni trovas. Do, dum mia dua vojaĝo mi decidis konatiĝi kun la indiĝenoj de la riverbrako Mariusa, unu el tiuj, kiuj antaŭ insulo Trinidad dispecigas preskaŭ 300 km de la marbordo.

Trovinte kompetentulon pri la guarao-lingvo, kiu samtempe konis la teritorion, ni direktis la kanuon kun eksterboata motoro al Mariusa. Denove min timigis la grandaj river-delfenoj, kiuj kelkfoje ekaperis tre proksime al nia ne tre longa boato. Sed verdire ne okazis danĝeraj momentoj sekve de tio.

Do, ni daŭrigis nian veturadon al Mariusa, unu el la grandaj riverbrakoj, inter kiuj plektiĝas centoj da braketoj. Tiuj lastaj ofte finiĝas aŭ komenciĝas en marĉoj. Sed dum la pluvsezono, kiam mi havis tempon por tiaj ekskursoj, preskaŭ la tuta Orinoko-delto estas ia marĉo, ĉar la akvo kovras la arbaregan fundon preskaŭ ĉie ajn.

Survoje ni preterpasis grandan kanuon kun dekduo da indiĝenoj. Mia gvidisto interŝanĝis amikajn informojn kun ili. Kiam jam vesperiĝis, ni alvenis al unu el la tre maloftaj sekaj lokoj, kiu situas iomete pli alte super la ĉirkaŭaĵo. Tie estis granda senvanda kabano kun tegmento el palmfolioj.

Albordiginte la kanuon, ni ĝin malŝarĝis, supreniris la taluson kaj nodligis niajn hamakojn sub la tegmento. Post ne luksa vespermanĝo apud lumiga fajro, ni nin kuŝigis en niajn hamakojn por dormi.

Dumnokte mi subite vekiĝis, aŭdinte indiĝenajn voĉojn. Maltrankviligite mi palpis por mia maĉeto kaj vekis mian gvidiston. Sed li eksplikis al mi, ke temas pri la indianoj, kiujn ni estis preterveturintaj. Ili alvenis nun tranokti en la kabano, sed ĝin trovis okupita kaj ne sciis kion fari.

“Estas spaco por ĉiuj. Ni alproksimigos niajn hamakojn. Diru tion al ili!”, mi respondis. Guili, mia gvidisto, interpretis mian opinion en la guarao-lingvon. Nun la indianoj supreniris la taluson kaj nodligis siajn hamakojn apud la niaj. Tiel ni pasigis tre amuzan nokton inter indianoj, indianinoj, indianidoj, kune kun hundoj kaj malsovaĝaj papagoj, kiuj kutime akompanas niajn kunloĝantojn.

Matene ili forveturis pli frue ol ni. Sed nian vojaĝon spicis alia ekscita evento. Kiam mi parolis kun Guili pri la homoj kaj la teritorio, li subite ekkriis:

“Rigardu jaguaron!”

Vere, en la riverbordo, sur falinta arbotrunko kuŝis belega katego. Haste mi ekprenis mian fotilon. Tro malfrue. Ni jam preterveturis la golfeton.

“Malantaŭen, malantaŭen!”, mi petis laŭtvoĉe, ĉar mi deziris foti la jaguaron. Tion fari ne estas ofta ŝanco. Sed la besto resaltis en la arbaron, antaŭ ol mi povis levi la fotilon.

“Ĉu ni provu ĝin sekvi?”, mi demandis mian gvidiston kun certa dubo. Sen pafilo, kiun mi ne posedis, nur kun maĉeto, la afero ŝajnis al mi iomete riska.

“Eble, jes”, li respondis.

Sekvate de Guili, mi suprengrimpis la horizontalan trunkon, de kie la katego estis forfuĝinta. Tamen, post kiam ni eniris la arbaron kelkajn metrojn, Guili min avertis:

“Estas tro danĝera. Jaguaro iufoje ĉirkaŭiras homojn por ataki ilin de malantaŭe”.

Do, ni reiris al la kanuo, daŭrigonte la vojaĝon. Post malmulte da horoj ni alvenis al palafitoj en la marĉa riverbordo. Tie Guili klarigis al la vilaĝestro la celon de mia vojaĝo: konatiĝi kun la arbaregaj loĝantoj kaj ties vivmaniero. Poste oni cedis al ni unu el la senvandaj kabanoj, sur kies platformo ni sternis niajn pakaĵojn. Super tiuj ni pendigis la hamakojn. Baldaŭ ni eksciis, ke la ĉefa vilaĝo situas je kelkaj kilometroj ene de la arbarego kaj nomiĝis Naba-koi (putra rivero). Tamen tiu nomo ne ŝajnis esti tre inviteca, mi decidis iri tien la sekvan tagon por resti iom da tempo.

Mi jam konis tiujn “vojojn” sur laŭlonge metitaj unuopaj trunkoj. Tiuj kelkfoje sinkis aŭ malaperis, tiel ke ofte ni vadis tra la arbaro kun akvo kaj ŝlimo ĝis la zono. Survoje ni renkontis indianon, kiu kolektis dikajn raŭpojn el putra arbotrunko. Mi demandis kion li faros kun la raŭpoj.

Responde li enŝovis unu en la buŝon kaj englutis ĝin. Sekve ni vidis indianinon, kiu fiŝhokis fiŝetojn en la inundata arbarego. Supozeble tio nur eblas en la pluvsezono. Plue ni trovis arbotrunkon, el kiu oni forsplitis tabulon por tajli remilon.

La senviandaj palafitoj de la vilaĝeto situis inter forhakitaj branĉoj en subakvigita marĉo. Unuopaj arbotrunkoj komunikis la provizorajn dometojn. Multaj grupoj de “guarao” estas jam duonnomadoj. Konsuminte plejparte la manĝeblajn bestojn kaj plantojn de la ĉirkaŭejo, ili konstruas vilaĝeton aliloke. Do, por ili ne valoras la penon multe prizorgi la aspekton de la kabanoj.

Ankaŭ ĉi tie oni cedis al ni palafiton, kie ni fiksis la hamakojn kaj moskitoretojn. Sed ĉi tie, ne malproksime de la marbordo, la moskitoj multe ne ĝenas pro la saleca akvo de la mara tajdo. Proksime en la arbarego troviĝis, iomete kaŝita, la kabaneto kun la sankta klaketilo de la ŝamano. Rande de la domaro, ŝirmita de la palmobranĉoj, estis la kabano, kien la virinoj retiriĝas dum menstruado.

Mi nodligis mian hamakon malalte, tiel ke mi povis sidi rajde en ĝi, tuŝante la trunkojn de la planko ambaŭpiede. Fronte al mi, sur la hamaka deklivo, mi apogis la kajeran taglibron, kie mi notis miajn spertojn kaj aliajn donitaĵojn pri mitoj, kutimoj kaj moroj. Okazis kelkfoje, ke indiĝeno venis, sidiĝis sur la plankon kaj rigardis min kaj mian agadon senvorte. Poste li foriris senadiaŭe. Oni ne kutimis ankaŭ danki pro donacetoj. Tamen la homoj estis ĝentilaj kaj simpatiaj. Tiel mi pasigis memorindajn tagojn tre malsimilajn al la mondo, el kiu mi venis.

Poste mi vizitis ankaŭ alian grupon de la guarao-indianaro en la riverbrako Manamo. Tiuj indiĝenoj jam havas pli da kontakto kun la moderna civilizo. Sed kun ili mi profitis la okazon ĉeesti fiŝkaptadon per vegetala veneno.

Multaj el la kanaletoj, kiuj interplektiĝas inter la grandaj riverbrakoj, tre mallarĝas. Kelkaj eĉ havas nur unu buŝon, tra kiu enfluas la akvo dum fluso kaj elfluas dum malfluso. Al tiu kanaleto mi kanuis kun la indianoj dum tajdo. Ĝin enirinte, miaj kompanianoj fiksis reton en la buŝo. Poste ni daŭrigis la remadon kun la fluso. Fine de la eta akvovojo ni forlasis la kanuon, enirante la bordon, kie ni sinkis kelkfoje ĝis la genuo en la ŝlimon.

Nun la indianoj komencis disbati kaj dispremi la alportitajn vegetaĵojn. (Ties sciencaj nomoj estas “Piscidia erythrina” kaj “Clibadium barbasco” kiel mi poste konstatis enkadre de mia fakliteraturaj esploroj). Kiam la malfluso ekestis, ili metis la dispecigitajn vegetaĵojn en la akvon. Post iom da tempo fiŝoj flosis ventron supren en la akvosupraĵo. Per klaboj kaj bastonegoj la indiĝenoj mortigis la viktimojn de la veneno kaj ĵetis ilin en la kanuon. Kun riĉa predo ni revenis al la palafita vilaĝo.

244 Werner SCHAD

1. La senvandaj palafitoj de Naba-koi situis inter forhakitaj branĉoj en subakvigita marĉa grundo.

2. Centoj da mallarĝaj kanaletoj fluas tra la arbarego.

3. Eĉ la infanoj jam scias manipuli kanuojn.

4. Blinda maljunulino, kuŝanta en sia hamako.

5. Fiŝkaptanta indiano en sia kanuo.