Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

N

Mi volas reagi al la letero de Bertil Englund (MONATO, 2000/7, p. 4). Certe la eŭropanoj estis respektindaj tiam, kiam ili eniris siajn koloniojn, kvankam ili vaste sklavigis kaj buĉadis siajn gastigantojn, perfortis virinojn, rabis trezorojn ... Unu kialo de la nuna ekonomia situacio de azilpetantoj estas la longdaŭra ekspluatado fare de la okcidento.

La unuaj “gastoj” en Eŭropo estis lakeoj, kiujn la koloniistoj envenigis. Ilin oni bezonis por fari malnoblajn kaj malfacilajn laborojn. Tiam neniu malkonsentis ilian restadon. Poste la industriaj landoj kuraĝigis la enmigradon de neekspertaj laboristoj, kiujn bezonis la kreskantaj industrioj. Tiuj laboristoj ricevis nur malaltajn salajrojn. Ankaŭ tiam ne estis malkonsento.

Nur nun la okcidento alfrontas ondegon da senlaboruloj kaŭze de la industria aŭtomatiĝado. Ĝi ne plu bezonas neekspertajn laboristojn ... Do malriĉaj azilpetantoj iĝas krimuloj. La eŭropanoj preferas gastojn profitdonajn kaj cedemajn. Sed la historio ĉi tie ne finiĝas. Hodiaŭ la bonkoraj eŭropanoj invitas fakulojn de aliaj landoj. Ricevos vizojn teknikistoj pri informadiko. La celo estas altkvalitaj sciencistoj de Rusio, orienta Eŭropo kaj aliaj malriĉaj landoj.

Tiel okcidento forrabis preskaŭ ĉiujn rimedojn de la devenlandoj de siaj malhonestaj gastoj kaj nun ĝi celas iliajn lastajn esperojn.

Behrouz SOROUSHIAN, Francio