Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NOVAĴO

Pri la revizio de PIV

Proksimiĝas la fino de la laboro por la nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Preskaŭ finiĝis la unua vico de kompostkorektaĵoj, por kiuj laboras 37 volontuloj, kaj pretiĝas la nova prezento de la ilustraĵoj. Post la korektado de la tuto en la definitiva enpaĝigo, kiu estos farata dum la venontaj monatoj, povos komenciĝi la presado.

En la revizia laboro partoprenis ĉ. 80 fakaj kunlaborantoj. Diversajn korektojn, rimarkojn, kaj proponojn por plibonigi la enhavon de la vortaro sendis ĉ. 100 personoj. Tiu kolektiva laboro ebligos la publikigon de verko, kiu, surbaze de la neŝanĝita strukturo kaj leksikografiaj principoj, kiujn donis al ĝi G. Waringhien, prezentos multajn modifojn en la fakaj terminaroj, pliampleksigon de la vortprovizo kaj de la ekzemploj cele al pli fidela spegulado de la nuntempa lingvouzo, kaj ĝisdatigon de la enciklopediaj informoj.

Michel Duc GONINAZ

Ndlr: La redaktoro de PIV denove afablis kontribui al tiu ĉi rubriko raporton, la solan ekster la kadroj de SAT, pri la aktuala stato de la progreso de la reviziado de PIV.