Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Sankcioj nesankciotaj

Se la sankcioj starigitaj de la Eŭropo Unio (EU) kontraŭ Aŭstrio — pro eniro en februaro de la ekstremdekstra Libereca Partio en la registaron — ne estos nuligitaj, okazos tutlanda referendumo pri la konduto de la EU. Laŭ la aŭstria kanceliero, Wolfgang Schüssel [volfgang ŝusl], la referendumo povus okazi aŭ la 20an de oktobro aŭ la 26an de novembro. La sankcioj rezultiĝis, kiam Schüssel estigis koalicion kun la Libereca Partio, internacie kulpigata pri ksenofobio kaj rasismo. Pro la sankcioj devis ĉesi EU-kontaktoj kun Aŭstrio je ministro-nivelo. Bojkotis la alpan respublikon ankaŭ turistoj kaj foje artistoj. Pro la negativaj efikoj de la sankcioj Schüssel, dum EU-renkontiĝo en Portugalio, petis, ke estu malfortigitaj la sankcioj, sed EU-ĉefoj indikis, ke almenaŭ ĝis januaro 2001 oni ne atendu ŝanĝojn. Homaj rajtoj

Intertempe la kanceliero deklaris, ke li intencas subteni EU-planon, ke al Aŭstrio estos senditaj tri inspektantoj (t.n. saĝula konsilio), kiuj esploros priobservon de homaj rajtoj en la lando. Tiu ĉi plano ne rilatas tamen al forigo de sankcioj. Subtenas la referendumon Jörg Haider [jorg hajder], kiu malgraŭ sia demisio kiel gvidanto de la Libereca Partio efektive restas ties ĉefo.

Haider opinias, ke referendumo pruvos al la aliaj EU-membroj, ke la aŭstria popolo kontraŭas la sankciojn. Krome Haider proponis, ke la registaro apliku sian vetoo-rajton por impliki decidojn de la EU. Kolere reagis la franca EU-prezidanteco kontraŭ “ĉantaĝa provo” malhelpi reformojn de eŭropaj institucioj kaj eventualan plivastigon de la EU.

Evgeni GEORGIEV/pg

1. Kanceliero Schuessel konsentis, ke t.n. saĝula konsilio esploru homajn rajtojn en Auŝtrio.

2. La eldiroj de Haider ne malhelpas lin komuniki kun judaj ĵurnalistoj.