Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Malbona venko

Unu plian fojon mi devas konfesi ke mi malvenkis. Antaŭ kelka tempo, kiam oni oficialigis en 11 landoj de Eŭropa Unio (EU) komunan valuton kun la bela nomo “eŭro” (kaj monero “cendo”), iuj ĵurnalistoj komencis skribi kaj paroli pri “eŭrolando”, kaj estis kelkaj aŭtoroj de MONATO, kiuj sklave paŭsis tiun nacilingvan monstraĵon. Do mi atentigis niajn redaktorojn kaj reviziantojn, ke tiu nomo estas erara, argumentante ke ni ja havas en EU 11 eŭrolandojn, sed ke la tuto povas esti nur “eŭroregiono” aŭ io simila. Kaj mi asertis, ke — almenaŭ en Germanio — seriozaj gazetoj ne uzas tiun ĉi eraran nomon de ne ekzistanta lando.

Sed, ho ve! Intertempe mi devas konstati, ke nun ankaŭ seriozaj germanaj gazetoj skribas “eŭrolando”, kiam temas pri la 11-nombra landaro. Do, kiel dirite, mi malvenkis. Kaj tio pruvas, ke unu el miaj plej dorlotataj tezoj estas prava: “Ĉio povas iĝi nur ankoraŭ pli bona.” Tio estas eŭfemisma varianto de mia multe pli trafa tezo: “Malbono ĉiam venkas bonon.” Ne denuncu min pro tiu ĉi tezo pesimisto; simple mi estas sperta realisto.

Por la praveco de tiu ĉi mia funda tezo mi havas multajn evidentajn kaj ankaŭ por vi tuj ekkoneblajn pruvojn. Se ne estus tiel, ke io malpli bona aŭ eĉ malbono ĉiam kaj ĉie kaj ĉiel venkas super io pli bona, ne povus esti ke:

Makdonaldo superregas tutmonde super ĉiaj veraj kulinaraj manĝaĵoj, ekz. itala spageto aŭ franca fromaĝo;

Kokakolao superregas tutmonde super ĉiaj vere trinkindaj frandaĵoj, ekzemple bavara biero aŭ brazila kajpirinjo;

Mikrosofto kun sia katastrofa Vindozo tutmonde superruzis ĉiujn aliajn multe pli bonajn komputilajn programojn, ekz. de legenda Atari aŭ Makintoŝo;

Usonangla lingvo bele kripla superregas tutmonde kiel internacia lingvo, kvankam Esperanto estas la sola lingvo, kiu meritas la karakterizon de internacia, tutmonda lingvo;

Aŭtomobilo kun sia terura venenado de la medio kaj murdado de homoj tutmonde superregas, kvankam bicikloj estas la solaj vere hom- kaj medi-konvenaj veturiloj;

Religioj subpremas homojn (ekz. en Nord-Irlando, Afganio aŭ Balkanio) anstataŭ liberigi kaj feliĉigi ilin;

Regantoj estas Miloseviĉoj, Putinoj aŭ Mugaboj, sed ne Jesuoj, Franciskoj de Asizo aŭ Zamenhofoj;

Dolarolando superregas eŭrolandon — ĉu ne?

MAUL Stefan