Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ORIENTA EŬROPO

Kiu sukcesis, kiu postrestis?

Dek jaroj pasis post la revolucioj en orienta Eŭropo, pacaj kaj sangaj, kiuj kaŭzis la malaperon de la socialisma landaro. Nun la diferencoj en la unuopaj ekonomiaj sistemoj komencis manifestiĝi ĉiam pli klare. Ĝenerale, la landoj en meza Eŭropo havas ioman ekonomian kreskon, la balkanaj havas nereguligitan mastrumadon, kaj la plimulto de eksaj respublikoj de Sovetio ekonomie postrestas, ankaŭ inkluzive kaj kompare kun la propraj sukcesoj antaŭ nemultaj jaroj.

La komparo de la malneta enlanda produkto (MEP) de diversaj landoj inter 1989 kaj 1999 restas la sola plej certa indikaĵo de progreso aŭ de ties manko. Cetere ankaŭ tiu valoro devus esti konceptata je la fono de komenca transiro de la eksaj socialismaj landoj el centra plana al merkata ekonomio. Tiu transiro en multaj kazoj kaŭzis pli ol 50-procentan redukton de la produktado.

La ciferoj, kiujn publikigis Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo (EBRE) indikas grandan diferencon inter Pollando, kie la kresko de MEP konsistigis 22 %, kaj Moldavio, kies ekonomio reduktiĝis je 69 %. Nur en unu lando — Slovenio — estas observata absoluta kresko de po 8 % jare. Kelkaj landoj — Albanio, Estonio, Hungario kaj Slovakio post 10 jaroj venis al la sama rezulto, ekde kiu ili komencis — la indicoj de MEP restas la antaŭaj. La produktado de Bulgario kaj Rumanio reduktiĝis je 25-30 procentoj, en Rusio kaj Ukrainio — respektive je 50 kaj 60 procentoj.

Certe tiuj ciferoj prezentas tre tristan bildon. Unue, gigantaj sektoroj de la socialisma ekonomio estis destinitaj por militproduktado kaj sekve ne alportis profiton al la loka loĝantaro. Due, la produktado de varoj por civilaj bezonoj ofte estis malnova, damaĝa por la naturmedio kaj estis praktikata kun granda konsumo de krudaĵoj. Trie, en la oficialaj donitaĵoj de la postsocialisma tempo mankis ciferoj pri la produktado en branĉoj de la tiel nomata “griza ekonomio”, kies partoprenantaj firmaoj ne emas sciigi siajn enspezojn.

Tamen la kontrasto inter meza Eŭropo kaj la cetera parto de la eksa socialisma landaro evidentas. Ĉu tio signifas, ke venis tempo, ke Eŭropo rezignu pri la subteno al la plej sukcesaj landoj kiel Pollando kaj Ĉeĥio kaj apartigu pli da atento al la balkanaj landoj kaj respublikoj de la eksa Sovetio? Miklos Nemeth [mikloŝ nemet], eksa vicprezidanto de EBRE, respondas per “jes” kaj “ne”. Li opinias, ke la loĝantaro de tiu regiono devus esti preta por la momento, kiam ĝi devos apogi sin sur sin mem kaj esti en egala pozicio kun la partneroj de Eŭropa Unio. Tial oni devus nun rezigni pri la helpo.

Tiu opinio supozigas, ke la statuto de la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo, kiu estis fondita por starigi kaj evoluigi la merkatan ekonomion en la landoj de orienta Eŭropo, devus esti ŝanĝita. Nemeth substrekis, ke en la nuna situacio estas certa ironio: la plej progresintaj landoj de orienta Eŭropo nun devas ĉefe turni pli da atento al la sociale orientitaj sektoroj de sia ekonomio kaj ŝtata agado, dum por la postrestintaj plu gravas liberigi la ekonomion de la tro granda ŝtata partopreno kaj fortikigi la “merkatajn muskolojn”.

Dek jarojn post la ruiniĝo de komunismo, orienta Eŭropo demonstras tre kontraŭajn ekonomiajn rezultojn: iuloke la ekonomia kresko daŭras jam ses-sep jaroj, aliloke ĝi apenaŭ nun komenciĝas kaj la supreniĝo restas nur revo. Tamen jam nun oni povus diri kun relativa certeco, ke en la plimulto de tiuj ŝtatoj la internaciaj kreditoroj elspezis sufiĉe multe da mono, kaj la demando pri la sukceso aŭ fiasko estis difinata ĉefe de enlandaj faktoroj.

Evgeni GEORGIEV