Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Du rusoj sur Marso

La verkinton de Aelita, Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj (1882-1945), oni ne konfuzu i.a. kun Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (1828-1910), aŭtoro de monde konataj romanoj.

Aelita, verkita en 1922, rakontas pri vojaĝo al Marso (aŭ, kiel diras la subtitolo, al “la Marso formortanta”) fare de du rusoj, Losj kaj Gusev, respektive kliŝa sciencisto kaj des pli kliŝa armeulo. “Aelita” mem estas la nomo de marsanino, kiu tamen ludas nur akcesoran rolon en la romaneto, por ke la aŭtoro enŝovu jen kaj jen predikojn pri Amo eterna kaj kosma.

Literaturan valoron la verko ne havas. Kiel aventura aŭ kiel fantasta romano, apenaŭ. A. N. Tolstoj simple refritis amason da ŝablonoj jam gurditaj tiutempe: agonianta Marso, idoj de Atlantido, ktp. Sed la Marso de Aelita marsas nur laŭnome, same kiel ĝiaj marsanoj: nur blueta haŭto kaj malalteco distingas ilin de ni, teranoj. Amantoj de sciencfikcio ne trovos ĉi tie la kalejdoskopan batalmondon de Princino de Marso de Burroughs, nek la silentan minacon de Milito de l’ mondoj de Wells, nek la surprizajn kaj vivajn Marsojn de Stapledon aŭ de Bradbury.

La eldonistoj decidis represi (kaj rekomposti) la esperantigon publikigitan en Kolonjo en 1928. Sed la plumpa Esperanto de Pill ne meritas tian respekton, ke oni lasu ĝin senŝanĝa. Ekzemple, lian artikoladon de la nomo “Marso” tra la tuta traduko, iritan kaj agacan, oni devintus elimini. Kaj, cetere, oni povintus forigi grandan parton ne nur de liaj klarigaj notoj, sed ankaŭ de la tro abundaj pres-eraroj en ĉi modesta libreto.

Jorge CAMACHO

A. N. Tolstoj: Aelita. El la rusa tradukis E. Pill. Eld. Akileo, Niĵnij Novgorod, 2000. 144 paĝoj. Prezo ĉe FEL: 7,50 eŭroj + afranko.