Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La letero “Subskribonte promesi” (MONATO, 2000/4, 6) estas interesa tamen iom tro harfenda reago. La skribanto de la letero kritikas la kutiman formon de deklaro “Mi, subskribinta ...”, sinkante en erarvagaj gramatikaj detaloj. Oni devas ne forgesi, ke deklaro devas esti unuavice jure neatakebla. La skriba deklaro servas por fiksi fakton aŭ volon kun juraj konsekvencoj. Unu el la neforlaseblaj akcesoraĵoj de jure valida deklaro estas la subskribo. Do, la deklaro devas esti subskribita kaj ne subskribota. Verŝajne juristo ride forĵetus deklaron, kiun oni nur promesas subskribi. El vidpunkto de la rezulto estas tute egale, kiu parto estas skribita post kiu parto, oni povus komenci per la subskribo. La esenco de la tuto estas, ke la subskribita deklaro estu subskribita.
Cetere la origina formo “Mi, subskribita ...” ne estas erara, se ni konsideras, ke oni preskaŭ ĉiam identigas sin kun sia nomo. Se mia nomo estas subskribita, mi estas subskribita. Kaj se ni volas esti rigore pragmataj, devus esti: “Mi, subskribinto, promesas ...” aŭ “Mi, subskribinta x.y, promesas ...”
István MÉSZÁROS, Hungario