Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La kaptilo

Julian Modest

Vesperiĝis. La tago malrapide sopire foriris. Post ĝi silente venis la senfina nokto. Marta staris ĉe la kradfenestro en la ĉelo, rigardante senmove la ĉielon, kiu iom post iom malheliĝis. Ŝi ne sciis kiom da horoj ŝi jam staris ĉi tie, ĉe la kradoj, kiuj apartigis ŝin de la ekstera libera mondo. Malantaŭ ŝi, en la ĉelo, la virinoj bruis, laŭtvoĉe konversaciis, iuj legis ĵurnalojn. Jam de du semajnoj Marta estis ĉi tie, sed eĉ vorton ne komprenis de la nekonata lingvo. De tempo al tempo ŝi provis aŭskulti la konversaciojn de la virinoj, tamen ŝi nenion komprenis. Dum la unuaj tagoj la malliberulinoj provis alparoli ŝin, verŝajne ion ili de ŝi demandis, sed de kiam ili konvinkiĝis, ke Marta komprenas nenion, ili ne plu ĝenis ŝin. Tamen en iliaj rigardoj Marta vidis, ke la virinoj kompatas ŝin kaj deziras iamaniere helpi al ŝi. Ili provis per gestoj kaj vizaĝmovoj orienti ŝin en la ĉiutagaj malliberejaj postuloj, sed ne ĉiam ili sukcesis.

Marta fartis tre malbone. Ŝajnis al ŝi, ke ĉio estas koŝmara sonĝo, kiu baldaŭ ĉesos kaj ŝi vekiĝos, sed ĉio bedaŭrinde estis koŝmara realo. Jam plurfoje Marta travivis la okazintaĵojn, kaj ne povis ekkredi, ke ĉio okazis al ŝi.

En aŭgusto Marta kaj ŝia amikino Aniko decidis somerumi en Turkio. Delonge ili revis pasigi du semajnojn sur la turka marbordo. Iliaj konatoj rakontis, ke tie estas fabele bele.

Marta kaj Aniko decidis veturi per la aŭto de Marta. Tiel ili estus sendependaj, povus halti tie, kie ili dezirus, kaj survoje trarigardi iujn bulgarajn urbojn. Ekveturante ili ne rapidis, stiris ŝanĝante unu la alian, babilis, ridis kaj fartis kiel ĉiuj junaj virinoj, kiuj ekiris ripozi.

La hotelo en la turka mara ripozejo estis moderna kaj oportuna. La plaĝo ravis ilin. La maro per siaj varmetaj ondoj karesis iliajn korpojn kaj Marta kaj Aniko plezure naĝis en la mola mara ĉirkaŭbrako. Senzorge ili promenadis, amuziĝis, estis senlime feliĉaj, ke ili ripozis en tiu ĉi paradiza anguleto de la mondo. En la tago, kiam Marta kaj Aniko devis forveturi, ili tute ne emis adiaŭi la maron, la ravan naturon, la afablajn posedantojn de la hotelo. La du virinoj deziris resti ankoraŭ ĉi tie, sed bedaŭrinde ĉio havas finon. Ili ekveturis al Bulgario kvazaŭ flugante. En iliaj okuloj ankoraŭ brilis la blueco de la maro kaj iliaj korpoj estis bronzkoloraj. Bonorde ili atingis la turkan-bulgaran limon kaj, kiam ili opiniis, ke la doganaj formalaĵoj rapide finiĝos, okazis io neatendita. La doganistoj komencis iri tien-reen ĉirkaŭ la aŭto.

Eĉ nun, post tri monatoj, Marta ne povis kompreni, kio vekis la suspekton de la doganistoj. Unue ili seke klarigis angla-lingve al la du virinoj, ke necesos pli detala kontrolo de la aŭto. Post kelkaj minutoj oni venigis specialan hundon, kiu tuj komencis flari ĉirkaŭ la aŭto. La pordoj de la aŭto estis larĝe malfermitaj. La hundo kelkfoje eniris kaj eliris el la aŭto kaj finfine ekstaris sur la malantaŭa sidloko kaj ekbojis. La doganistoj tuj eniris la aŭton kaj komencis dispartigi la malantaŭan sidlokon. Videblis, ke plurfoje ili faris tion, ĉar tre rapide kaj lerte ili agis. Ne postlonge el la dispartigita sidloko ili elprenis kelkajn pakaĵojn kun blanka pulvoro. Jam estis klare, kio okazis. Marta kaj Aniko staris kiel ŝtonigitaj. Ili ne komprenis, nek povis imagi, de kie aperis en la sidloko tiuj ĉi pakaĵoj.

Oni tuj arestis Martan kaj Anikon kaj komencis pridemandi ilin. Marta tute ne povis klarigi, kiu kaj kial kaŝis la heroinpakaĵojn en ŝia aŭto. Tamen pro la fakto, ke la aŭto estis ŝia, Marta devis respondeci pri la okazintaĵo. Oni liberigis Anikon, kaj ŝi forveturis al Budapeŝto. Kontraŭ Marta komenciĝis juĝproceso. La verdikto estis klara. Laŭ la bulgaraj leĝoj oni kondamnis ŝin pasigi tri jarojn en bulgara malliberejo.

Nun, en la malliberejo, Marta havis plurajn tagojn por pripensi ĉion, kio okazis. Dum la tuta restado en Turkio la aŭto estis en la garaĝo de la hotelo. Nur du aŭ tri fojojn ili uzis ĝin por mallongaj veturoj. Ĉu eblas, ke iu en la garaĝo malŝlosis la aŭton kaj kaŝis en ĝi la heroinon? Tio ŝajnis ebla. Verŝajne la narkotikotrafikantoj esperis, ke la aŭto de Marta senprobleme atingos Budapeŝton kaj poste tie la aŭto subite malaperos. Oni ŝtelos ĝin kaj post du aŭ tri tagoj la polico trovos ie la forlasitan aŭton. Jes, tio aspektis tute ebla, sed aliaj suspektoj komencis maltrankviligi Martan, kaj plej terure, ke tiuj ĉi suspektoj estis ligitaj al Aniko.

Marta kaj Aniko konis unu la alian jam de la studentaj jaroj. Post la fino de la universitato Marta iĝis instruistino, sed Aniko ne sukcesis trovi konstantan laboron. Unue ŝi estis tradukistino, poste ĵurnalistino kaj dum la lastaj monatoj ŝi tute ne laboris. De tempo al tempo Aniko kutimis telefoni al Marta kaj ili renkontiĝis por trinki kune kafon. Foje-foje Aniko pruntis de Marta la aŭton por viziti sian patrinon, kiu loĝis en provinca urbeto. Nun, kiam Marta meditis pri tio, ŝi rememoris iujn okazintaĵojn, kiujn antaŭe ŝi tute ne rimarkis. De tempo al tempo Aniko aspektis distriĝema, ŝia rigardo erarvagis, kaj en ŝia parolo kvazaŭ mankis logiko. Ankaŭ la viroj kun kiuj Aniko ofte aperis ŝajnis strangaj. Estis tagoj, kiam Aniko elspezis multe da mono, Kaj estis tagoj, en kiuj ŝi havis eĉ ne unu forinton. Kiam Aniko havis monon ŝi ŝatis aĉeti diversajn nenecesajn bagatelaĵojn. Nun Marta rememoris la tagon, kiam Aniko proponis, ke ili kune somerumu en Turkio. Estis frua printempo en la mezo de marto. Ili sidis en kafejo “kara” en la urbocentro kaj gaje babilis. Kvazaŭ hazarde Aniko demandis Martan: Kie vi ripozos ĉi-somere?

Ho, mi ankoraŭ ne decidis — respondis Marta.

Ĉu vi scias, ke en Turkio estas belege? Miaj konatoj ripozis pasintsomere tie kaj ili estis ravitaj de la maro, de la naturo, de ĉio. Ĉu vi deziras, ke ni kune somerumu ĉi-somere tie?

Mi ne havas monon — provis eviti la proponon Marta.

Ne maltrankviliĝu — ekridetis Aniko — Gravas, ke nun mi havas. Mi pruntos al vi. Ni fartos tie mirinde.

Ili decidis veturi per la aŭto de Marta, kaj Aniko proponis organizi ĉion: la akiron de la vizoj, la luon de la hotelo, ktp. La preparo pri la veturado okazis rapide kaj la tago de la ekveturo proksimiĝis nerimarkeble.

Jes, nun Marta komprenis, ke ĉio estis atente kaj detale preparita, kaj Marta sensuspekte falis en insidan kaptilon.

Ekstere tute vesperiĝis. La ĉielo ne plu videblis de la kradfenestro. De ie la vento alportis densajn nigrajn nubojn, kiuj kvazaŭ peze premis Martan. En la ĉelo regis silento. La virinoj jam ne konversaciis. Verŝajne ili dronis en siaj zorgoj kaj problemoj. Komenciĝis ankoraŭ unu longa kaj turmenta nokto.