Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Etŝpuraj spuroj

La unua dentrada fervojolinio en Eŭropo estis konstruita en 1871 sur la svisa monto Rigi. Jam la sekvan jaron oni planis tian linion sur la 2075 metrojn alta Neĝmonto, Aŭstrio. Sed pro ekonomia krizo en la jaro 1873 la linio estis finkonstruita nur en 1897.

La fervojo konsistas el du partoj. De Wiener Neustadt [vina nojŝtat], 50 km sude de Vieno, kondukas normalŝpura, 28 km longa linio ĝis Puchberg [puĥberg]. De tie iras 10 km longa dentrada linio ĝis apud la pinto de Neĝmonto (germane: Schneeberg). La kruteco de tiu linio estas ĝis 20 %; la ŝpuro 1000 mm.

Vaporlokomotivoj

Aliaj teknikaj detaloj estas rimarkindaj. Puchberg troviĝas 577 m super marnivelo; la pinta haltejo 1795 m. Du tuneloj longas respektive 120 kaj 152 m. La kvin vaporlokomotivoj, konstruitaj inter 1896 kaj 1900, ŝovas po du vagonojn, en kiuj povas sidi maksimume po 40 personoj.

La akvujo de la lokomotivoj enhavas 1200 litrojn, kaj 700 kg da karbo sufiĉas por unu almonta veturo. Malplena la lokomotivoj pezas 15 tunojn kaj longas 5,55 m. La maksimuma almonta rapideco estas 10 km/h, valen nur 8 km/h. Akvo por la lokomotivoj devas estis transportata supren, ĉar sur la kalka Neĝmonto ne estas fontoj. Vintre la trajnoj ne povas veturi pro la grandaj neĝamasoj.

Deficito

En 1997 fondiĝis privata firmao “Neĝmontfervojo de Suba Aŭstrio”, kiun tamen posedas la regiono Suba Aŭstrio kaj la ŝtata fervojo. Por malplialtigi la deficiton veturas ekde majo 2000 ankaŭ novaj dizel-vagonoj “Salamander”. Ili veturas pli rapide kaj bezonas nur 45 minutojn por unu almonta veturo, kompare kun 80 minutoj necesaj por vaporlokomotivoj.

Verajn salamandrojn, nigrajn kun oranĝaj makuloj, oni trovas en la neĝmonta regiono, ĉefe post pluvoj. Tiel aspektas ankaŭ la novaj vagonoj.

Walter KLAG

Ĉiu vaporlokomotivo de la dentrada linio — ĉi tiu ĉe haltejo Baumgartner — aĝas pli ol 100 jaroj.

La plej supra haltejo Hochschneeberg situas 1795 m super marnivelo.

Sur Neĝmonto troviĝas dizelaj “salamandroj”: per tiuj ĉi novaj trajnoj oni esperas malgrandigi deficiton.