Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eŭropa juro por ĉiuj

La titolo ne fortimigu vin. Kvankam la libro temas pri la eŭropa juro, ĝia lingvaĵo estas facile komprenebla. Ĝi estiĝis kadre de la antaŭuniversitataj kursoj en la Universitato de Santiago de Compostela (Hispanio), kaj estas enkonduko en jursistemon, kiu influas la vivon de multaj personoj, kaj, ne malpli grave, la unua libro pri ĉi tiu temo en Esperanto.

Problemo pri enkonduko en iun temon ĉiam estas, kio enestu, kio ne, kaj kiom detale estu traktitaj diversaj punktoj. En tiu ĉi libro oni trovas bonan rezulton de tiaj konsideroj. Tuŝiĝas multaj flankoj de la EU, donante al la leganto imagon pri la multfaceta laboro de la komunumo kaj la komplikaĵoj en tia kunlaboro. Kelkaj skemoj plifaciligas la komprenon de la jursistemo kaj donas utilan superrigardon.

La libro komenciĝas per konciza historio de la evoluo de la Eŭropaj Komunumoj ekde la 2a Mondmilito, post kio sekvas ĉapitro pri diversaj institucioj kaj organoj de Eŭropa Unio. Oni daŭrigas per la politikoj antaŭ ol veni al la komunuma juro. Ofte ni renkontas la vortojn reglamento, direktivo, decido kaj rekomendo en ĵurnaloj, sed ne klaras al ĉiuj, kiel ili rangas inter si, kiuj estas rekte aplikeblaj, kia kunlaboro ekzistas inter la komunuma juro kaj la naciaj, ktp. La dek unu paĝoj, dediĉitaj al ĉi ero, forigas la nebulajn sciojn, kiujn leganto eventuale havis. Finfine traktiĝas la eksteraj rilatoj, kaj la fina ĉapitro temas pri reformo de la institucioj — temo neniam finiĝonta. Finas la libron albumo kaj statistika komplemento.

La sola manko de la libro estas, ke ĝi verkiĝis tiam, kiam “Eŭropa Unio ... estis ... firma projekto” (laŭ enkonduka informo de la aŭtorino), kio signifas, ke oni nur parte konsideris la ŝanĝojn sekve de la ekvalidiĝo de la Traktato pri Eŭropa Unio kaj la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio. Malmultas la tajperaroj (folieto kun postkorektoj akompanas la libron). Nura miso estas, ke la Traktato pri Eŭropa Unio ne nomis la tri komunumojn kiel tuton Eŭropa Komunumo, ĉar estis nur la nomo de la Eŭropa Ekonomia Komunumo, kiu ŝanĝiĝis.

Juro ne estas iu konstanta unuo, sed bazaj scioj pri la komunuma juro estas kondiĉo por pli bone kompreni, kio okazas en EU, kaj tiun enkondukon vi tial ne malhavu.

Jimmy Stryhn MEYER

María Rafaela Urueña Álvarez: A.B.C. de la Eŭropa Unio (Enkonduko en la eŭropan juron). Eld. Universidade de Santiago de Compostela, 1997. 109 paĝoj kudre binditaj. Prezo ĉe FEL: 8,75 eŭroj + afranko.