Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

GREKIO

Jarmila festego ortodoksa

Landaj ortodoksaj eklezioj planas okazigi ĉi-aŭtune grandegan feston okaze de la jaro 2000. Pere de tiu aranĝo la ortodoksa eklezio de Greklando volas superi ĉiujn aliajn kristanajn rememorigajn festojn en la mondo lige kun la nova jarmilo. La festego okazos en oktobro ĉi-jare en Ateno.

En tiu impona renkontiĝo de la tutmonda ortodoksa eklezio partoprenos 15 patriarkoj kaj arĥiepiskopoj, kaj multaj ekleziaj korusoj de ĉiuj orientkristanaj komunumoj. Krome estos organizitaj ekspozicio de ĝis nun ne elmontritaj ikonoj de ortodoksaj monaĥejoj ekde la rusia bordregiono de Arkta Oceano ĝis Monto Sinajo, teologiaj simpozioj kaj honorigo de la memoro de apostolo Paŭlo ĉe Akropolo en Malnov-Ateno.

La festego okazos de la 14a ĝis la 18a de oktobro 2000. Tiucele en majo en Tesaloniko jam okazis preparkonferenco de ĉiuj ortodoksaj patriarkioj kaj landaj eklezioj.

Ekleziuloj el Ateno ne forstrekas la eblon pri samtempa realigo de alia projekto. Temas pri renkontiĝo de ortodoksaj ekleziuloj kun papo Johano Paŭlo la dua sur greka tero, en kiu eventuale partoprenos ankaŭ reprezentantoj de reformaciaj eklezioj. Tio povus realiĝi okaze de solena subskribo de Charta Œcumenica (Ĉarto ekumena), kiu kiel rezulto de la tut-eŭropaj ekleziaj tagoj en 1997 en Graz (Aŭstrio) estas pretigata fare de Konferenco de Eŭropaj Eklezioj (KEK) kaj Konsilio de Katolikaj Episkopaj Konferencoj (CCEE). La subskribo de tiu dokumento devus okazi en Tesaloniko ĉi-jare, kaj ne en la jaro 2001, kiel estis antaŭe planite.

Evgeni GEORGIEV