Garbhan MACAOIDH
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Konsternis irlandanojn decido de la registaro aprobi nacian aliĝon al organizaĵo “Partneroj por paco” (PPP). Tradicie kaj konstitucie la Irlanda Respubliko estas neŭtrala lando, kiu ĝis nun rifuzis eniri militajn aliancojn. Aliĝo al PPP — laŭ kontraŭuloj — signifas unuan paŝon al membriĝo en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO).
Apogantoj de la registara decido aliflanke argumentas, ke Irlando — kiu jam delonge “kontribuas” soldatojn al pactaĉmentoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) — ne plu povas resti ekster organizaĵo, kiu celas defendi komunan pacon.
Plie, kelkaj asertas, ke la prifanfaronata neŭtraleco de Irlando estas pli imaga ol reala, kaj ke ĝi estis origine nura gesto kontraŭ antikva malamiko Britio. Pro tio, Irlando ne konsentis alianciĝi kun Britio dum la dua mondmilito, kvankam multe da irlandanoj proponis sin kiel volontuloj en la brita armeo kaj en tiuj de aliaj aliancaj nacioj.
Tiuj, kiuj maltrankviliĝas pri eventuala aliĝo al NATO miras, ke tiom da landoj, kiuj ĝis disfalo de komunismo vivis sub sovetia hegemonio, nun deziras aliĝi. Nekontesteblas, ke NATO estas regata de Usono por antaŭenigi ties eksteran politikon. Se ĝi pretendas defendi ankaŭ siajn aliancanojn kontraŭ fremda atako, tio estas nur duaranga celo.
Iu ajn, kiu iam loĝis en teritorio, kiu “gastigas” usonajn militistojn, povas atesti pri la malstabiligo de socio kaj kulturo kaŭzita de la ĉeesto de armitaj eksterlandanoj, kiuj ofte eĉ ne klopodas lerni lokan lingvon aŭ konatiĝi kun tieaj kutimoj.
Kredeble ĉiu modera homo ambicias, ke ties lando konservu bonajn rilatojn kun aliaj ŝtatoj, inkluzive de Usono, kies konstitucio baziĝas sur plej noblaj idealoj. Tamen Irlando, membro de Eŭropa Unio, devas rekoni, ke ekonomiaj, politikaj, sociaj kaj kulturaj interesoj de malproksima Usono estas malsamaj — ofte tute kontraŭaj — al tiuj de Eŭropo aŭ de aliaj ŝtatoj ekster “dolarujo”.
Se la ekssovetiaj respublikoj kaj satelitaj landoj sukcesos membriĝi en NATO (kiel kelkaj jam membriĝis en PPP), ili eble konstatos, ke ili liberiĝis de unu hegemonio sed subiĝis al alia — kaj pli forta.
Garbhan MACAOIDH