Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRANO

Survoje al espero

Elektiĝis meze de februaro nova irana parlamento — la sesa post la revolucio en 1979 revolucio — kiu ekoficos fine de majo. Nur 60 membroj el la 290-kapa parlamento estas reelektitaj.

Fiaskis la kvina parlamento plejparte pro rifuzo de konservativuloj akcepti reformojn — aparte kulturajn — de prezidento Mohammad Khatami. Ili eĉ interpelaciis la ministron pri kulturo kaj islama gvidado, kiu signife liberigis la gazetaron kaj permesis aperigon de multaj novaj ĵurnaloj.

Reviziemuloj

La nova, sesa, parlamento multe pli subtenos la prezidenton ol la malnova.

Elektante ĝin, irananoj montras, ke ili kontraŭas la konservismon de la kvina parlamento kaj subtenas la reviziemulojn, kiuj gajnis 75 % de la tutlandaj voĉoj. Tiel estos realigitaj — laŭ esperoj de irananoj — la homecaj ideoj de prezidento Khatami.

Ĉefaj postuloj de voĉdonintoj al novaj parlamentanoj jenas: libereco de esprimo, kontraŭinflacia politiko, toleremo kontraŭ opoziciantoj, restarigo de politikaj partioj, kaj individua, socia, ekonomia kaj politika sekureco. Alivorte: realigo de tutlanda, kredebla kaj funkcianta demokratio.

Akbar FEKRI/pg