Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

TELEFONKARTOJ

Ne nur por infanoj

“Ĉu tio ne estas por infanoj?” — ekmiris mia amikino, kiam mi demandis ŝin, ĉu ŝi povus doni al mi uzitajn telefonkartojn por mia kolekto. Mi respondis, ke infanoj kolektas multon, sed tio ofte daŭras nelonge. Veraj kolektantoj, laŭ mi, povas esti nur plenkreskuloj.

Mi komencis kolekti telefonkartojn antaŭ du jaroj, kiam mi ricevis leteron de brazila esperantisto José Odilon, kiu skribis al mi, ke li havas grandan kolekton de ili. En sia letero li demandis min, ĉu mi konas iun, kiu volonte interŝanĝus telefonkartojn kun li. Kaj krome s-ro Odilon interesiĝis, ĉu mi povus sendi al li adresojn de kolektantoj.

En mia domo tiutempe loĝis angola studentino, kiu sidis ĝuste apude, kiam mi malfermis la leteron de la brazila samideano. Vidinte ĝin, ŝi surprizite demandis, ĉu mi parolas ankaŭ portugale. La portugala lingvo ja estas ŝia gepatra lingvo. “Ne, la brazilano estas esperantisto kaj li skribas al mi en Esperanto”, mi respondis. Kaj mi eĉ menciis al ŝi, pri kio li skribas al mi. “Atendu iomete”, diris la studentino kaj tuj forkuris en sian loĝejon. Baldaŭ poste ŝi revenis kun 45 uzitaj telefonkartoj, kiujn ŝi donacis al mi.

Imagu: post la ricevo de tiu letero helpe de la angola studentino mi iĝis posedantino de 45 telefonkartoj. Mi tuj respondis al la brazilano, sed bedaŭrinde li ne respondis. Ĉar antaŭe mi neniam uzis en la praktiko telefonkarton, mi estis surprizita konstati, ke tiuj kartoj estas tre belaj kaj aperas en serioj.

La postan tagon mi parolis pri tio en mia Esperanto-klubo, kaj miaj geklubanoj promesis helpi kaj disponigi al mi uzitajn telefonkartojn. Unu el ili eĉ donacis al mi katalogon de ili kaj mi vidis, ke la serio de fama nialanda altaro en Bojnice konsistas el dek unu telefonkartoj. Krome la serio de protektataj bestoj estas el dek kvar eroj, ktp. Mi entuziasmiĝis kaj ekde tiam mi fariĝis fervora kolektantino de telefonkartoj. Se iu havas la saman ŝatokupon, bonvolu kontakti min: A. Komloŝiova, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio.

Alica KOMLOŜIOVA

Ankaŭ ekzistas telefonkartoj esperantlingvaj.