Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Konsumado dum ferioj kaj vesperoj

Laŭ la Ŝanhaja Komitato pri Komerco, en la ŝanhaja komerco lastatempe aperis du novaj tendencoj: la konsumado dum ferioj okupis proksimume 50 % de la tutjara konsumo, kaj samtempe la vespera konsumado atingis 50 % de la tuttaga.

Laŭ la bulteno de la komitato, pasintjare la totala vendosumo de sociaj konsumaĵoj en Ŝanhajo estis 159 miliardoj da juanoj kaj la konsumo dum ferio- kaj festo-tagoj konsistigis la duonon. Ekde 1999 la ĉina registaro donis al la popolo tri pliajn feriojn jare, kaj tio eble klarigas ke la ĉinoj prefere aĉetas varojn dum tiaj tagoj.

Ĉar plirapidiĝis la ĉiutagaj laboro kaj vivado, ankaŭ la konsumo okazanta dum vesperoj (t.e. post la sesa vespere) okupis duonon de la entuta vendosumo. En kelkaj grandaj komerc-domegoj, ekzemple en la Dongfang-domego kaj en la Ŝanhaja Sesa Magazeno, urbanoj ĵus finintaj sian laboron venas por butikumi. En tiuj komercejoj plimulto de la klientoj estas ŝtataj oficistoj kaj dungitoj de privataj kompanioj, kiuj ĝenerale havas grandan aĉetkapablon.

Cetere, ŝajnas ke por iuj vendejoj la vespera negoco iĝis karakteriza. Ĉar urbanoj emas rearanĝi sian tempouzon kaj komencas enveni la noktan vivon, la totala vespera vendosumo ofte eĉ atingas pli ol duonon.

MU Binghua