Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BRITIO

Doktoro Morto

Kuracisto en la urbeto Hyde [hajd] apud Manĉestro riveliĝis kiel unu el la plej kruelaj amasmurdistoj en la historio de Britio. D-ro Harold Shipman [ŝpmen], 54-jara, estis kondamnita al dumviva enkarcerigo pro murdoj de 15 pacientoj, virinoj inter la aĝoj de 49 kaj 81 jaroj. Tiuj krimoj okazis inter 1995 kaj 1998, sed la polico nun enketas pri pliaj 140 eventuale suspektaj mortoj inter la pacientoj de Shipman.

Jam komence de 1998 oni rimarkis morto-statistikon pli altan ĉe Shipman ol ĉe aliaj kuracistoj en la regiono. La polico esploretis, sed trovis nenion eksterordinaran. La mortoj racie klarigeblis: korinfarkto, alta sango-premo, kancero, k.s.. Tiam, tamen, Shipman stumblis: li krude falsis testamenton de unu el siaj viktimoj, por ke li heredu ŝian havaĵon. La kuracisto ne sciis, ke la filino de la viktimo estas advokato; ŝi tuj flaris trompon kaj avertis la policon.

Morfino

Arestita, Shipman konstante neis sian kulpon. Sed dum la proceso evidentiĝis, ke Shipman injektis morfinon al siaj viktimoj kaj poste subskribis atestilon pri morto. Klare estas, ke aliaj kuracistoj, kies subskriboj nepras por kompletigi morto-atestilon, blinde akceptis la kialojn de la mortoj prezentitajn de kolego, ilin ne rigore kontrolante. Rezulte de la Shipman-afero la registaro promesis ŝanĝi la sistemon, laŭ kiu kuracistoj atestas mortojn.

Ironie, ke Shipman praktikis medicinon en la urbeto Hyde. La verkisto R.L. Stevenson verkis romanon pri skizofreniulo D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde: sendube Shipman — populara kuracisto, fia murdisto — entenas trajtojn jekyll-kaj-hyde-ecajn. Ĉiaokaze la urbeto kaj ĝiaj loĝantoj profunde ŝokiĝis pro la monstro, kiun ili akceptis al sia koro kaj iam fidis.

Kiam estis kondamnita Shipman, oni malfermis la preĝejojn en Hyde. Episkopo klarigis al televida ĵurnalisto, ke oni aranĝos kandelan diservon, por ke homoj vidu meze de mizero Dian lumon. La ĵurnalisto ne demandis, kial Dio permesis tiom da murdoj, tiom da mizero en eta, ege suferanta komunumo.

Paul GUBBINS