Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MEZ-EŬROPO

Onto-ponto

Jam de tri jaroj dum antaŭkristnaskaj tagoj partoprenas eŭropaj infanoj iniciaton “Pontoj inter la urboj”: tiel ili vizitas diversajn urbojn kaj landojn. Ĉiun jaron alia urbo fariĝas “protektanto” de la iniciato: en 1999 estis la vico de Vieno. Sekve vienaj infanoj gastis en Prago, Brno, Bratislavo kaj Krakovo, por prezenti al tieaj loĝantoj kristnaskajn kantojn. Komence de 2000, dum solenaĵo en la viena urbodomo, Bratislavo transprenis la protektadon de la iniciato.

La ideo pri internacia kultura interŝanĝo ekestis en 1997 en la urbo Brno (Ĉeĥa Respubliko). La iniciato nun inkluzivas ses eŭropajn urbojn en Mez-Eŭropo: lastatempe aliĝis Budapeŝto kaj Krakovo, kaj en 1999 partoprenis pli ol 13 000 infanoj. Laŭ Georg Fuchs [fuks], respondeca en Vieno pri la agado: “La iniciato grave kontribuis al interpopola kompreniĝo kaj reciproka helpo. La infana renkontiĝo havas bonan estontecon por malkovri komunecojn kaj plivastigi interkompreniĝon.”

Evgeni GEORGIEV