Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈEĤIO

Mur-muras rasismo

Fine de la pasinta jaro estas forigita fifama muro en la ĉeĥa urbo Ústí nad Labem: la muro, barilo 1,80 m alta, apartigis bonmorajn loĝantojn de Matièní-strato disde najbaroj, kiuj nokte bruegis kaj disĵetis malpuraĵojn ĉirkaŭ la domoj. Pro tio, ke la neadaptiĝemaj najbaroj estis ciganoj, la konflikto fariĝis rasisma.

Filmis kaj la muron kaj la straton la televida kompanio Novao. Tiu surekranigis tre koleran ciganinon Vìra Kondásová, kies kontraŭĉeĥajn insultojn la kompanio eĉ du fojojn elsendis. Rezulte de tio oni kulpigis la sinjorinon pro malhonorigo de la nacio kaj pro incito al rasismo.

Amnestio

Tamen, antaŭ ol komenciĝis oficiala enketo, prezidanto Havel amnestiis la sinjorinon. Akceptante la amnestion, ŝi sincere dankis la prezidanton kaj tuj petis, ke oni pardonu ŝin — sol-virinon kun kvin infanoj — ankaŭ pro nepago de elektro-fakturoj.

Samtempe tiom kreskis la famo pri la muro, ke oficistoj kaj deputitoj de la Eŭropa Parlamento vizitis ĝin. Tial la ĉeĥa registaro ordonis forigi ĝin.

jpa