Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FRANCIO

Quimper

La urbo Quimper [kempéĥ], situanta en Bretonio, havas 60 000 loĝantojn, estas ĉefurbo de departemento Finistère [finistéĥ] (signifanta “fino de la tero”). Ĝi estas ankaŭ historia ĉefurbo de Cornouaille [koĥnuáj] (Kornvalo) — turisma duoninsulo kun belegaj strandoj, klifoj, fiŝhavenoj.

Laŭ legendo en la 5a jarcento post Kristo, reĝo Gradlon, ĉefo de la bretonoj elpelitaj el Anglio fare de la saksoj, enmigris en Ys, en la golfeton de Douarnenez (je 20 km de Quimper). Pro la malbona konduto de lia filino Dahut, mara ondego englutis la urbon Ys, kaj reĝo Gradlon rifuĝis ĉe la kunfluejo de riveroj Odet kaj Steïr, kie li fondis urbon. Quimper en la bretona lingvo signifas kunfluejo. Ankaŭ hodiaŭ sur sia ĉevalo li superregas la urbon el statuo inter ambaŭ pintoj de la katedralo.

La urba murego estis konstruita en 1230 ĉirkaŭ la 15-hektara areo, sur kiu situis la mezepoka urbo. Tiu murego havis dek turojn kaj ses fortikajn pordegojn. Malgraŭ incendioj kaj modernigoj, kiuj detruis parton de tiu fortikaĵo, oni nun povas admiri la belegajn restaĵojn de la mezepoko: muregon, kaj ene de la urbo belegajn domojn el ligno kaj argilmasonaĵo, kun elstaraj korbeloj en ĉiu etaĝo. La plej malnovaj datiĝas de la 16a jarcento.

La plej impona vidindaĵo de la urbo estas ties gotika katedralo. Oni komencis konstrui ĝin en 1239. Ĝi estis pligrandigata kaj plibeligata dum pli ol tri jarcentoj. Ties ambaŭ elegantaj pintoj datiĝas nur de 1856. De antaŭ pluraj jaroj la ŝtata direkcio pri historiaj monumentoj renovigas ĝin. En decembro 1999 okazis solena inaŭguro de la renovigita katedralo, kun granda religia festo kaj koncertoj.

La malnova parto de la urbo estas piedira zono kaj oni povas trankvile ekkoni la mallarĝajn stratojn, la mezepokajn domojn, kiel ekzemple tiun trinkejon, kiu jam en la mezepoko funkciis kaj kies fasado estas ornamita per amuzaj skulptaĵoj de ĝiaj klientoj.

La urbo kaj la regiono estas turismaj. En la malnova urbo la vendejoj proponas belegajn kaj luksajn suvenirojn. La plej famaj estas fajencaj. Fakte, ekde la jaro 1690 fajencejoj fabrikas manpentritajn objektojn, kies dekorvaloro estas agnoskata tra la tuta mondo.

La feriejo Bénodet, kun bela strando kaj plezurhaveno ĉe la elfluejo de la rivero Odet, situas 15 kilometrojn for de Quimper. Tamen la maro alvenas ĝis urbo Quimper, danke al la tajdoj. Por turisto estas strange ekvidi, en la kerno de la urbo, la rivereton Odet, kiu dufoje dum la tago fariĝas riverego.

Ĝis la 19a jarcento, Quimper estis havenurbo. Sed nun la havenoj situas nur ĉe la proksime situanta marbordo: precipe pitoreskaj fiŝhavenoj, kie ĉiun posttagmezon je la 17a horo la koloraj fiŝbarkoj revenas kaj malŝarĝas fiŝojn kaj krustacojn. Kompreneble, ankaŭ la plezurhavenoj estas multaj, ĉar loĝantoj kaj turistoj ŝategas velboate ekkoni la marbordajn strandojn, klifojn, havenetojn kaj multajn insuletojn.

Ĉirkaŭ Quimper la pejzaĝo estas tre varia. Eĉ en loko kiel ekzemple vilaĝo Lesconil [leskoníl], bela plaĝo longas kelkcentojn da metroj. Tie staras rokoj, kies strangajn formojn donis la ventoj kaj tajdoj, kaj pitoreska fiŝhaveneto, kie ĉiuvespere estas spektaklo: reveno de la ŝipoj kaj vendado de la fiŝaĵoj en aŭkciejo. La duoninsuloj de Crozon kaj de Cap Sizun, ekstremaĵoj de Okcident-Eŭropo, proponas al la ventoj siajn altajn klifojn.

Ne nur ĉe la marbordo, sed ankaŭ interne, oni povas admiri belaĵojn. Ekzemple la fama vilaĝo Locronan, kies ĉiuj domoj estis konstruitaj el granito en 16a kaj 17a jarcentoj, situas nur je deko da kilometroj for de Quimper. Ĉirkaŭe vidindas multegaj kapeloj, skulptitaj kalvarioj, verdaspektaj montetoj, serpentumantaj riveretoj ...

Ĉiujare, la antaŭlastan semajnon de julio, en Quimper okazas Festivalo de Kornvalo. Dum tuta semajno, la turistoj povas konatiĝi kun la bretonaj tradicioj: muziko, dancoj, vivanta folkloro. Ĉiutage estas prezentataj dancoj, okazas koncertoj, kaj la lastan tagon, dimanĉon posttagmeze, laŭ la stratoj de la urbo paradas miloj da bretonoj, kun riĉaj folkloraj kostumoj kune kun tradiciaj muzikinstrumentoj: sakfluto, baszumilo...

Resume, Quimper estas vidinda loko, kie esperantistaj turistoj estas ĉiam bonvenaj.

En la urbo estas Esperanto-grupo, delegito de UEA kaj ano de la gastiga reto “Pasporta Servo”.

Josette DUCLOYER