Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Sinko-flugo

Mi bedaŭras ne povi laŭdi la ĵus aperintan diskon Masko de Kajto, kiel Danjelo Gibbons faris en sia recenzo (MONATO, 1999/12, p. 23).

En pasintaj eldonaĵoj la bando montriĝis kiel interese evoluema kaj kreis memstaran muzikaĵon per propra idearo, kreante ĝin surbaze internacie folkloran muzikon.

Por mi estas ĉiam denova ĝuo percepti la unikan miksaĵon inter pekle-frisaj kantoj, sud-amerikaj ritmoj kaj kvazaŭ lerneja kanono-kantado.

La eldonaĵo Masko nun metis ian finpunkton al tiu espero-plena vojo, ĉar ĝi malkovras sklerozemajn tendencojn kaj nur malkonvinke aspektas inspirite. La antaŭaj diskoj ne trovis dignan sekvon. Aspektas, kvazaŭ la kajto tiun ĉi fojon maltrafus la aeran blovon.

Ronnie RAKETE, Germanio