Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NOV-ZELANDO

Laborema koalicio

Fine de novembro 1999 nov-zelandanoj elektis novan parlamenton. Aparte sukcesis centre-maldekstraj partioj, tiel ke la nova registaro konsistas el koalicio de la Laborista Partio kaj la Alianco (grupigo de malgrandaj partioj). La nova ĉefministro estas s-ino Helen Clark [klak], estro de la Laborista Partio. Vic-ĉefministro estas Jim Anderton [ĝim endatn] de la Alianco.

Helen Clark estas la unua virino, kiu gvidis sian partion al balota venko. Ŝi estas tamen la dua ina ĉefministro en Nov-Zelando: ŝia antaŭulo estis s-ino Jenny Shipley [ĝeni ŝipli], kiu oficis dum la antaŭaj du jaroj, kaj kiu restas estro de la Nacia Partio, la ĉefa opozicia partio.

Minoritata registaro

Jam denove Nov-Zelando havas minoritatan registaron. La Verduloj, kun sep parlamentanoj, ne formale aliĝis al la koalicio, tamen promesis ĝin subteni. Parenteze la Verduloj, gajninte en 1996 okaze de la lastaj naciaj balotoj 10 % de la voĉoj, ricevis ĉi-foje nur 5,2 %. Ŝrumpis ankaŭ la partio Nov-Zelando Unue, kiu ricevis 7 % malpli da voĉoj ol en 1996.

Jen la rezultoj de la lastaj du elektoj:

Partio 1996a % 1996aj mandatoj 1999a % 1999aj mandatoj
Laborista 28 37 39 49
Alianco 10 13 8 11
Verduloj 5 7
Unuigita 0,5 1 0,5 1
Nacia 33 44 31 39
NZUnue 12 17 4 5
AKI 6 8 7 9
Aliaj 9 0 6 0
Sumo 100 120 100 120

Notu: en 1996 la Verduloj estis parto de la Alianco.

La parlamentaj ŝanĝoj okazis parte, ĉar nov-zelandanoj mildigis sian sintenon al la Laborista Partio. Tiu enkondukis ekde 1984 pli liberan merkaton (kelkaj opinias “tro liberan”). Tamen multaj libermerkatistoj de la tiama Laborista Partio forlasis la partion kaj fariĝis membroj de la Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj (AKI), kies estro, Richard Preble [riĉd prebl], estis ministro en tiu laborista registaro. Ĉi-foje Preble perdis sian mandaton, sed la partio travivis.

Ŝajna perfido

Alia faktoro estis, ke en 1996, kiam NZ Unue pli sukcesis, ĝi ne — kiel atendite — koaliciis kun la Laborista sed kun la Nacia Partio. Tiel plejparte realiĝis ĝia politiko, sed en 1999 ĝi suferis ĉe la urnoj pro tiu ŝajna “perfido”.

En 1996 civitanoj devis atendi naŭ semajnojn, dum parlamentanoj en nepublikaj diskutoj finaranĝis la koalicion. Ĉi-foje estroj de la Laborista Partio kaj la Alianco kunsidis tuj post la elektoj kaj ene de unu semajno interkonsentis pri divido de ministraj taskoj. La Laborista Partio elektis 16 kaj la Alianco 4 ministrojn.

La nova registaro ekoficis la 10an de decembro 1999. Ĝi kunvokis la parlamenton eĉ antaŭ la fino de la jaro por efektivigi programerojn: pliigi enspezimpostojn ĉe enspezo de pli ol 60 000 NZD (30 000 eŭroj); malpermesi parlamentanojn elektitajn per partia listo eksiĝi de tiu partio sen eksiĝi kiel parlamentano; konsideri minimuman laboristan salajron; malpliigi rentumon por studentaj pruntoj (en lastaj jaroj studentoj devis pagi pli kaj pli por studi).

Donald ROGERS