Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Zlatko Tiŝljar, fama instruisto de Esperanto, organizanto de la movado, ktp, ktp, verkis malgrandan, sed tre profundan eseon pri problemoj de Eŭropa Unio. Ĝi estas grava pro tio, ke li rigardas la problemojn deekstere (liaj propraj landoj Kroatio kaj Slovenio dume al EU ne apartenas), tamen spertoj (kaj negativaj, kaj pozitivaj) de iuj landoj, ankoraŭ troviĝantaj ekster tiu superŝtato, estas nepre konsiderendaj de ties ideologoj kaj gvidantoj.
Mi legis la libron, tuj post kiam mi aŭskultis en Moskva Domo de Sciencistoj prelegon de prof. Helmar Frank, prezidanto de AIS San Marino kaj eŭropuniano, pri proksima temo (eŭropunia lingva politiko). Kaj estas interese, ke ĝeneralaj ideoj de Tiŝljar kaj Frank rilate la estontecon de Eŭropa Unio kaj ideologion necesan por tio estas tre proksimaj (kvankam, certe, ne identaj). Do, la libro kaj la prelego kompletigis unu la alian. Al mi, kiel eksa civitano de Sovet-Unio (unio ne plu ekzistanta) — kiam mi rigardas la Union nun nur establiĝantan, tiuj ideoj estas tre kompreneblaj kaj proksimaj. Sekve, oni nepre ne preterpasu la solvon, kiu devas fari EU-on vivkapabla.
Kion do diras Zlatko Tiŝljar? Mallonge dirite, li asertas, ke 1) ĉiu unuiĝo de homoj devas havi certan propran ideologion kaj sinidentigilon; 2) la ĉefa bazo de la nuna eŭropa ideologio estas demokratio de diversecoj: “la senco de Eŭropa Unio estas montri al la homaro, ke ĉiu homo daŭre havas plurajn identecojn kaj apartenas samtempe al samaj grupoj” (p. 37); 3) samtempe bazo por komuna identeco de eŭropanoj kiel tiaj estas tro malforta, ĉar forestas por ili la baza homgrupa identigilo: komuna lingvo.
Kiel esperantisto, Tiŝljar certas, ke tia lingvo povas plej facile fariĝi ĝuste Esperanto. Se EU perdos la ŝancon fari Esperanton komuna eŭropa lingvo-identigilo, ĝi ne longe vivos, ĉar nur komunaj ekonomiaj interesoj ne estas sufiĉaj por teni kune tiom grandan kaj diversecan aron da popoloj. “La elitoj gvidas la socion, kaj se iuj el la elitanoj ne estos kontentaj pro sia nekapablo uzi kontentige la ĉefan lingvon de sia nova superŝtato, ili daŭre influos al siaj popoloj produktante negativan etoson rilate EU-on kaj iom post iom kaŭzos la disfalon” (p. 65).
Do, esperantigo de EU devas fariĝi grava parto de la eŭropa ideologio. Ĉiu eŭropa esperantisto konsentos pri tio (eĉ tiu, kiu ne loĝas en EU-landoj, ĉar li ja revas, ke ankaŭ lia lando aliĝu ...). Do, Esperanto estas, verŝajne, la sola ŝanco por EU, kaj ankaŭ EU estas ŝanco por Esperanto. Sed estas nur unu dubo: ĉu la internacia lingvo, fariĝinte ies ŝtata lingvo (eĉ se de la superŝtato), ne perdos sian tutmondan rolon? Ĉu ĝi ne perdos allogecon por ekstereŭropanoj? Jes ja, por eŭropanoj ĝi restos neŭtrala, sed jam ne por ĉiuj ceteraj ... Estas la sola, sed grava mia dubo, por senrezerve aliĝi al la opinio de Tiŝljar (kaj de Frank). Tamen ja decidos, finfine, ne mi, kaj ne ili, sed ja la eŭropuniaj gvidantoj, elitoj ...
Aldone kelkaj vortoj pri la lingvaĵo de la libro. Ial Tiŝljar uzas kelkajn modern-angla-devenajn vortojn, ne troviĝantajn en la vortaroj. En iuj okazoj ili povas esti utilaj (vere, “resurso” kial, tamen, ne “resurco”? — ne ĉiam kaj ne ĉie estas “riĉaĵo”), sed kial, ekzemple, la vorton “anarkiismo” anstataŭigi per “subsidiareco”? Kial ne uzi la etnonomon “eŭskoj” anstataŭ “baskoj”, se ne plaĉas (prave) la PIV-a “vasko”? Kial uzi monstraĵon “internet-reto”, kiam jam delonge oni vastege uzas la simplan terminon “interreto”? Eble ĉio tio estas pravigita per personaj meditoj de la aŭtoro, sed tiuokaze necesus klarigi tion al la leganto, kiel ĝis antaŭ nelonge oni sisteme faris en la libroj, donante sur la lastaj paĝoj listojn de uzataj neologismoj kaj nekutimaj signifoj de konataj vortoj.
Nikolao GUDSKOV
Zlatko Tiŝljar: Eŭropa ideologio. Eld. Inter-kulturo, Maribor, 1998. 70 paĝoj kudre binditaj. ISBN 961-6075-19-5. Prezo ĉe FEL: 6,80 eŭroj + afranko.