Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Malsonĝeca dramo

Dramteksto de mondfama dramverkisto (August Strindberg: 1849-1912). La dramo premieris en 1907. La traduko estas klara kaj altkvalita, facile utiligebla por surscenigo de la dramo.

Temas pri vizito de filino de la (hinda) ĉefdio Indro al la tero, por trovi kial oni surtere tiom malgajas. Nu, ŝi multon spertas, kaj ekkomprenas. Tre pesimisma, tre absurdismo-stila dramo.

Kvankam la tradukinto komentas, en la postparolo, ke “la dramo ne prezentas sonĝon, sed uzas teknikon inspiritan de sonĝoj”, efektive la dramo estas tre malsonĝeca. Tamen, ja estas vere ke oni, kiel post multaj sonĝoj, traleginte ĝin restas kun sentoj pri ĝia signifo, sed malfacile aŭ tute ne povas efektive klarigi la detalojn. Tio estas tipa pri ĉi tia “absurdismo-stila” dramverkado; la signifo estas en la suma sentimpreso de la tuto, ne en individuaj scenoj, rolantoj, aŭ precizaj temoj. Mi povas imagi ke, rigardinte ĉi tiun dramon en teatro, mi restus kun sento iom simila al tiu restanta post rigardado al Atendante Godoton de Samuel Beckett (dramo kiu plurmaniere similas al la dramo de Strindberg, kaj eble estis iom influita de ĝi). Kaj, same kiel la Godota dramo estas jam klasika, ankaŭ la Sonĝodramo de Strindberg estas plenmerite klasika.

La arto legi dramtekston estas iom malfacila, kaj mi rekomendas la libron pli al surscenejigontoj ol al legantoj — krom se ĉi tiuj havas fortan imagpovon kaj kapablas enmense vidigi al si la scenojn. Majstro de la dramarto verkas por la teatro, kaj Strindberg estis inter manpleno de veraj ĉefmajstroj de la dramarto.

Don BROADRIBB

August Strindberg: Sonĝodramo. Tradukis el la sveda Sten Johansson. Eld. Al-fab-et-o, Skövde (Svedio), 1999. 80p. ISBN . Prezo ĉe FEL: 7 eŭroj + afranko.