Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

SALONVAKEROJ

(el Kronikoj de Bailenambeann1)

de Albisturo Kvinke

Antaŭ la alveno de la televido kaj nia aliĝo al la eŭropa komunumo, ĉi tiu estis malkomplika kaj kontenta lando. Tiam la terura vorto “sekso” ne ekzistis, kaj ĉiuj sciis, ke la infanoj estas donaco de la bona Dio. Oni ja rekonis du malsamajn rasojn, nome la viran (superan) kaj la inan (malsuperan), sed tio neniel rilatis al la afero.

Do la vivo de la popolo estis simpla kaj feliĉa. Anstataŭ la nuna Babelo, aŭdiĝis nur du lingvoj kaj praktikiĝis nur du religioj: unu vera, la alia malvera (ateistoj mankis). La nacia kuirarto ampleksis nur du sanajn pladojn: lardon kun brasiko, kaj brasikon kun terpomoj. Krom teo, la preferataj trinkaĵoj estis nigra biero (portero) kaj bruna biero (elo).

Sed la televido kaj nia eŭropiĝo neinversigeble ŝanĝis la trankvilan etoson de nia sekura mondeto. La juna generacio pli kaj pli forlasis la sanktajn valorojn kaj tradiciojn de siaj gepatroj. Oni hontas konfesi, ke multaj preferas maldecajn televid-programojn kaj diskotekojn al la sankta meso kaj la solenaj novenoj2, picojn al brasiko kun lardo, monduman kafon al honesta teo, malvirecan blondan bieron al forta portero, kaj fremdajn sportojn al la nobla gaela manpilka ludo. Tio memorigas min pri la versaĵo de iu ĵerseja poeto, kies nomon mi forgesas, verkanta en mortanta dialekto:

... Ah, vaisin Jean, quand té et mé étemes garçons dans nos jeunes temps ... Tout est changé; j’apprends du sens.

(...Aĥ, najbar’ Johan’, kiam ci kaj mi estis knaboj en nia juna tempo... Ĉio ŝanĝiĝis; mi lernas prudenton.)

Antaŭ nia aliĝo al la eŭropa komunumo, oni malofte vidadis eksterlandanojn. Post sendependiĝo de la nacio, la anglaj loĝantoj preskaŭ tute forlasis la landon. La someraj turistoj konsistis el usonanoj de irlanda deveno — do fremduloj, sed “niaj” fremduloj. Sed iom post iom, ĉeflandaj eŭropanoj komencis enveni, kelkaj kiel vizitantoj, kaj aliaj kun intenco resti. Multaj, precipe el la dense loĝata Nederlando kaj la multekosta Germanio, aĉetis domojn kaj bienojn inter ni.

Malmulte da tiuj envenintoj vivas en Bailenambeann, sed estas sufiĉe multaj en la ĉirkaŭaĵo. Komunumo de maljunaj kaj mezaĝaj nederlandanoj formiĝis en Ballanloch3, vilaĝo ĉe la nordorienta bordo de la lago, sed la nederlandanoj en Bailenambeann preferas resti aparte de tiu grupo, dirante, ke ili ne forlasis sian landon por vivi inter siaj samlandanoj. Al la irlandanoj tio ŝajnas stranga, ĉar kiam ili estas en fremda lando, ili ĉiam kuniĝas. Se tie ne ekzistas irlanda komunumo, ili inventas unu, kreante irlandajn klubojn, danc-ensemblojn, orkestretojn, ktp, eĉ se neniu, kiu partoprenas, estas irlandano. En ĉiu grava urbo, en ĉiu lando, ili malfermas “tipe” irlandajn trinkejojn. Kontraste, laŭŝajne, la nederlandanoj inter ni preferas ŝajnigi, ke iliaj samlandanoj ne ekzistas. Laŭ mi, tiu sinteno estas tre saĝa kaj imitinda.

Laŭŝajne, tamen, niaj germanaj najbaroj ne havas similan emon eviti la kompanion nek de aliaj germanlingvanoj nek de irlandanoj. Kelkaj ŝatas imagi, ke ili apartenas al tute alia nacio. Eble la plej interesa ekzemplo de tiu lasta fenomeno estas la familio de nia amiko Wolfgang Mayer. Li, simpatia kaj populara homo, estas emeritiĝinta kantisto. Li kaj lia aminda edzino Irma loĝas en bela malnova domego ĉirkaŭata de granda bieno kun altaj maturaj arboj. La familio, kiu konsistas el filoj, bofilinoj, genepoj, hundoj, katoj kaj elegantaj ĉevaloj, ankaŭ loĝas sur la bieno, sed en apartaj konstruaĵoj. Wolfgang instruas kantadon al studentoj irlandaj kaj eksterlandaj. La lastaj venas precipe el germanlingvaj landoj. Kun la lokanoj li komunikiĝas per agrabla miksaĵo de angla kaj germana. Ne ĉiu fremdulo estas ŝatata de la najbararo, sed la Gemajeroj estas ĉie bonvenaj. Tio estas ŝerco inter kelkaj eŭropaj esperantistoj, kiuj uzas ekz. “GePlutniakoj” anstataŭ “familio Plutniak”.

La filoj de Wolfgang havas originalan manieron gajni la ĉiutagan panon. Ili, kiel kelkaj aliaj germanoj aliloke en la lando, funkciigas sur parto de la irlanda bieno de la gepatroj tion, kion la usonanoj nomas “dude ranches”. La veraj nordamerikaj ranĉoj estas brutbredejoj, sed la “dudaj” estas establoj por turistoj el la urbegoj, kie en siaj infanaĝoj ili estis spirite nutritaj per dieto de “Westerns”, alinome, filmoj pri vakeroj kaj indianoj, kaj la romanoj de Zane Grey [zejn grej], aŭtoro de Rajdantoj trans la purpura salvio, ktp. Tie, la urbanoj, vestitaj kiel holivudaj herooj de filmoj “Wild-West”, povas pasigi la feriojn aŭ la semajnfinojn, tuttage rajdante kaj vespere sidante apud fuma kampara fajro, manĝante porkaĵon kun meksikaj fazeoloj, kaj aŭskultante neaŭtentan kaŭbojon, kiu kantas kaj ludas gitaron por la feriantoj.

Dum sia juneco, Wolfgang estis fanatikulo pri la romanoj de Karl May (Winnetou, ktp), kaj kiam li estis plenkreskulo kaj iĝis patro, li konstante legadis kaj rakontis vakerorakontojn al siaj propraj filoj. Eĉ hodiaŭ, lia granda persona biblioteko konsistas ekskluzive el originalaj kaj tradukitaj libroj pri vakeroj kaj indianoj. La tuta familio ŝatas vesti sin per larĝrandaj Stetson-ĉapeloj, vakerkostumo kaj altkalkanumaj botoj, kaj rajdi en la kamparo. Do kial ne gajni la porvivaĵon per “dude ranch” en Irlando?

La klientoj de la ranĉo ne devenas de la lokana rondo, sed de aliaj landoj, kie la familio havas personan kaj profesian kontakton, nome, Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Al la indiĝenaj najbaroj, la spektaklo de bone nutritaj germanaj burĝoj en vakerkostumo, rajdantaj tra la irlanda kamparo kaj konversantaj en sia stranga lingvo ŝajnas iom bizara, sed ili rigardas ilin kun ĝentila indiferenteco. Finfine, ili ne aspektas pli, nek malpli, absurdaj ol eĉ pli korpulentaj usonaj bankistoj, bienperistoj aŭ makleristoj, afektantaj esti veraj vakeroj. Eĉ la fakto, ke la klientoj de la majera ranĉo parolas germane, ne estas tro maloportuna, ĉar la historiistoj asertas, ke dum iom da tempo la nombro de la germanaj enmigrintoj en Nord-Ameriko estis preskaŭ egala al tiu de anglosaksa deveno, kaj estas nura hazardo, ke la germana ne iĝis la ĉefa lingvo de Usono. En tiu okazo, la vakeroj, kies tradicioj estis hispandevenaj, parolus germane. Tiel bunta estas la kulturo de la homaro ...

Kompreneble, gastigado de turistoj estas sezona afero, precipe en Irlando, kie la somero estas ne tre longa, la suno ne ĉiam brilas, kaj la ofta pluvado igas rajdadon malpli plezuriga. Do ekster la turisma sezono, la plej aĝa filo de Wolfgang kaj Irma, kiu estas lerta ledaĵisto, faras luksajn tradiciajn vakerselojn el la plej altkvalita importita ledo. Ili estas mane faritaj laŭ la bezonoj de la kliento (kaj kredeble laŭ la dimensioj kaj formo de la klienta postaĵo), do la minimuma prezo por unu selo, kiun la filo povas postuli, estas pli ol mil irlandaj pundoj.

Kutime la familio Mayer ŝatas siajn somerajn gastojn, sed escepto estis viro, kiu nomis sin Gerhardt von Winkelheim. (Tio ne estis lia vera nomo, kaj oni ne devas konfuzi lin kun alia samnoma persono, se tia ekzistas.) Li estis altstatura, aroganta viro, kiu faris sin nepopulara inter la aliaj vizitantoj. Iun vesperon, post la kutima taga “preria” rajdado de la kvazaŭvakeroj, en kiu ankaŭ li partoprenis, okazis improvizita koncerto en la domo de la gepatroj Mayer. La filoj ludis gitaron kaj Wolfgang kantis diversajn ariojn kaj en la germana kaj en la itala. Kiam la aŭskultantaro petis bison, li regalis ilin per tradicia israela melodio. Ĉiuj aplaŭdis, krom Winkelheim, kiu demandis, sulkante la brovojn, kial Wolfgang volis kanti judan melodion, aldonante, “Ĉu ne estas sufiĉe da bela arja muziko?”

La ĉeestantaro silentiĝis, embarasite kaj ĝenite.

Dum la vespermanĝo, Winkelheim konstante parolis pri si mem. Li fiere informis la kunularon, ke li posedas vastajn bienojn, kaj havis ampleksajn komercajn interesojn en Kolombio kaj Venezuelo. Plie, li diris, ke li venis al Irlando por aĉeti ĉevalbredejon en la sudirlanda graflando Cork.

“Miaj ŝatokupoj konsistas el ĉasado, rajdado, ĉevalbredado kaj poloo. Ofte mi partoprenas matĉojn eksterlande ... en Argentino, Irlando, Anglio ... Mia teamo gajnis plurajn trofeojn. Elstaran rekordon ni havas.”

Dieter, la plej aĝa filo, grimacis. “Mi gratulas.”

Li ne aŭdacis komenti plu, ĉar la antaŭan tagon, Winkelheim mendis al li specialan selon por sia plej ŝatata ĉevalo. Dieter trovis liajn postulojn iom strangaj. La fanfarona bienulo volis, ke la selo havu nevideblan malfermilon, permesante, ke lia persona selisto en Kolombio povu aldoni aŭ elpreni remburaĵon, por kompensi iun ajn pliiĝon aŭ malpliiĝon de lia pezo. Li klarigis, ke li ĉiam maldikiĝas pro la varmega klimato, kiam li estas en Sud-Ameriko, kaj inverse, ĉiam redikiĝas, kiam li estas en Eŭropo.

Dieter protestis, ke tio povos difekti lian zorge faritan laboron, sed Winkelheim insistis, do li ŝultrotiris kaj cedis. “Bone, vi estas ja la kliento, kaj oni diras, ke la kliento ĉiam pravas.”

Pasis kelkaj monatoj, post kiuj la speciala selo estis finfarita kaj liverita al la nova posedaĵo de Winkelheim en Cork. Intertempe, Dieter havis aferojn por fari en la ĉefurbo Dublino, kie li iun tagon renkontis judan amikon. Dum konversacio en la fama tradicia kafejo Bewleyís, Dieter menciis, ke li estas faranta selon por germano el Sud-Ameriko. Ankaŭ lian nomon li menciis.

Chaim, la amiko, rimarkis, ke la nomo Winkelheim memorigas lin pri io, kion li legis en artikolo sendita al li de amiko en Vieno. Poste, kiam Dieter estis for, li skribis leteron pri la konversacio al la sama amiko. Baldaŭ venis respondo, en kiu la amiko informis, ke li kontaktis la judan esplorcentron en la aŭstra ĉefurbo. Oni sciis nenion pri iu Gerhardt von Winkelheim. La dosieroj inkludis la nomon de iu Reinhard Winkel, iam alta funkciulo en la Nazi-partio, kiu post la dua mondmilito eskapis al Paragvajo kun grandega sumo da mono konfiskita disde viktimoj de la koncentrejoj. Tamen, neniu en la dokumentoj indikis, ke estis rilato inter tiu Winkel kaj la menciita Gerhardt von Winkelheim. Plie, ŝajnis, ke von Winkelheim neniam estis en Paragvajo.

En la sekvanta somero, li reaperis por mendi novan selon kaj pasigi du semajnojn rajdante sur la bieno de la familio Mayer. Oni ne tute komprenis, kial li tiom ŝatis rajdi sur tiu relative malvasta tereno en la malgranda Irlando, kiam li ĉiam havis okazon libere galopi sur la vastegaj sudamerikaj ebenoj kaj pampoj. Hazarde, estis samtempe vizitanta la bienon iu germana kuracisto, kiu dum multaj jaroj praktikadis inter la indiĝenoj kaj la enmigrintaj menonitaj komunumoj en Paragvajo kaj Argentino. Ankaŭ li ŝatis rajdadon kaj ofte ekskursis kun la aliaj gastoj.

Iuvespere, li revenis al la domo kune kun irlanda amiko, inspektoro de la Garda (civila polico), kun kiu li kutimis trinki en loka trinkejo post la ĉiutaga rajdado. La du viroj turnis sin al Wolfgang, dezirante private paroli al li. Sekvis longa konversacio en lia kabineto. La tagon post tiu renkontiĝo, von Winkelheim reiris al sia irlanda proprietaĵo en Cork, kaj nenio pli okazis ĝis la fino de la jaro, kiam la gazetaro raportis, ke iu Gerhardt Winkel — alinome Gerhardt von Winkelheim — estis arestita en Sud-Afriko, baze de informoj ricevitaj de Interpol. Li asertis, ke li estas en Sud-Afriko por partopreni poloo-matĉon, kaj fakte, li tien vojaĝis kun sia favorata poloo-ĉevalo, transportata, kiel kutime, en aviada ĉeval-kontenero. La sudafrika polico malkovris grandan kvanton da kokaino, kaŝita en specialaj fakoj ene de la kontenero. Plie, en la selo, kiun Winkel kunportis, kaj lokis apud si sur la aviadila sidloko, kiun li speciale mendis por ĝi, ili trovis grandan kvanton da safiroj. La aresto okazis danke al informoj ricevitaj de la germana kuracisto pere de la Garda en Irlando kaj Interpol. Oni konstatis, ke Gerhardt Winkel estis nepo de la fifama Reinhard Winkel. Lia konstanta hejmo estis en Paragvajo, kie li estis ano de grupo da naziistoj, kies patroj aŭ avoj eskapis post la milito al Sud-Ameriko.

Dum posta revizito de la germana kuracisto al la bieno de la familio Mayer, Wolfgang demandis de li, kiu estis la origino de lia suspekto pri Winkel.

“Mi klarigos,” respondis la doktoro, “mi suspektis lin pro io, kio okazis, kiam ni kune rajdis en kampo, kie estis pluraj tuneleniroj de melejoj. Mi kaj Winkel pretergalopis la aliajn rajdantojn, kiuj malrapide trotis sur pado. Mi observis, ke Winkel ne rimarkis melejon antaŭ la hufoj de sia ĉevalo kaj mi avertis lin pri la danĝero. En Sud-Ameriko mi ofte vidis akcidentojn, kiam ĉevalo tretis en kuŝejo de vizkaĉo — tiu estas ronĝulo iom simila al leporo — aŭ en la tuneloj de aliaj malgrandaj bestoj. Iam tio okazis, kiam mi rajdis kun paragvaja indiĝeno al la kabano de paciento. Vi eble scias, ke en Paragvajo — kaj nur en Paragvajo — la indiĝena lingvo, nomata gvarania, ĝuas preskaŭ egalan statuson al la oficiala hispana, kaj eĉ paragvajanoj de eŭropa deveno ofte parolas ĝin tiel bone kiel ili parolas la hispanan. La prezidanto mem ne malofte prelegas en la gvarania lingvo.

Kiam mi vidis la melejon antaŭ la ĉevalo de Winkel, mi subite forgesis, ke mi ne estas en Paragvajo, precipe ĉar la du situacioj estis tiom similaj, kaj tute spontane mi kriegis averton. Dum momento mi ne rimarkis, ke mi kriis, ne en la germana, sed en la gvarania. Simile senpense, mi supozas, Winkel respondis en la sama lingvo: “Bone! Mi vidas ĝin!” Poste en la trinkejo, mi menciis mian suspekton al mia irlanda amiko, la inspektoro, kaj li decidis fari enketon. La reston vi scias ...

Estis Wolfgang, kiu rakontis al mi pri la okazaĵo. Nun ankaŭ vi scias, kunulo. Ĉu ni trinku plian glason da portero?

1.[baljenamjaŭn]

2. Devotaĵoj plenumendaj dum naŭ sinsekvaj tagoj.

3. [balanlóĥ]