Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Usonigado de politiko

Nun do la usona viruso de televidokratio definitive infektis ankaŭ Germanion. La pinta kandidato de socialdemokratoj por la federaciaj (tutlandaj) parlament-elektoj en aŭtuno ĉi-jara, Gerhard Schröder [ŝreder], gajnis tiun ĉi pozicion ne pro konvinka politika programo, sed ĉar li estas stelulo de l’ amaskomunikiloj. Tio estas ne nur aserto, kiun oni facile povas dedukti el observado, sed tion pruvas analizoj de esploristoj: elektorajtuloj klare diras, ke ili preferas lin pro liaj agrabla aspekto kaj afabla ĉarmo.

Gravas nova vizaĝo

Estas la sama fenomeno kiel en Usono, Britio kaj Francio. Tie venkis Bill Clinton [klinton], Toni Blair [blea] kaj Lionel Jospin [ĵospé] kontraŭ eluzitaj politikistoj de aliaj partioj precipe pro tio, ke sur la televidekranoj la homoj volis vidi freŝajn vizaĝojn; enhavo kaj programo de iliaj politikoj estis duarangaj. Certe, oni ne povas strikte kompari ĉiujn tiujn ŝtatojn, sed esence temas pri televidokratio, en kiu enfokusiĝas persono, ne partio aŭ politika direkto.

Tio estas iom miriga, ĉar esence tamen inter Usono kaj tiuj aliaj ŝtatoj estas grava diferenco. Ke en Usono en la centro de elektokampanjo staras persono, estas normala kaj konsekvenca afero, ĉar usona prezidanto estas tre potenca kaj elektata — kvankam per komplika proceduro — de la civitanoj. Tute alia estas la konstitucia situacio en Britio, Francio kaj plej ekstreme Germanio. La registaraj ĉefoj, pri kiuj ni parolas, ne estas elektataj de l’ popolo, sed de parlamentoj. En Britio super la premiero tronas (senpotenca) reĝino, en Francio ŝtatprezidanto kun certa potenco, en Germanio tia prezidanto kun tre limigita influo. En tiu ĉi lando la kanceliero, do la tutlanda registo, eĉ havas nur kompetenton de “politika direktivo”, kaj pri tiu politiko decidas ne nur federacia parlamento, sed ankaŭ dua ĉambro de l’ federaciaj ŝtatoj. Se en tiu dua ĉambro opozicia partio havas plimulton — kiel nun — kanceliero povas regadi nur tre katenite, malgraŭ la direktiva kompetento.

Plej simpatia venkas

Paradokse do, la novaj politikaj steluloj organizis siajn elektokampanjojn laŭ usona sistemo, kvankam tiu tute ne kongruas kun la realaj konstituciaj cirkonstancoj en la propraj landoj. Vole-nevole do civitanoj ja elektas partiojn, tamen ne pro partioj kaj ties politikaj programoj, sed pro la pinta persono, ja eĉ pli: la programo tute ne gravas; oni elektus tian personon, ankaŭ se li tute ne havus programon aŭ havus la saman kiel aliaj kandidatoj. Oni simple elektas tiel, ke venkos la plej simpatia persono.

Efektive, oni ja konstatis jam en Britio kaj Francio, ke la elektitaj steluloj ne regas en maniero tre diferenca de antaŭaj partioj. Kaj plurfoje ĉi-kolumne ni atentigis, ke en mondo de globigado, de pli kaj pli intima tuttera interplektiĝo kaj de tutmonde reganta profit-kapitalismo unuopaj registaroj havas nur tre limigitajn eblojn por regi, reformi, ŝanĝi.

Persono estas programo

Tio validas ankaŭ por Germanio. Schröder ne havas vere alian programon kontrastan al tiu de la nuna kanceliero Helmut Kohl [kol]; ja iuj asertas, ke li tute ne havas programon — la programo estas li mem. Tamen laŭ lastaj opinisondoj grandega plimulto de elektorajtuloj preferas Schröder. Do Kohl post preskaŭ 16-jara seninterrompa regado riskas perdi sian postenon, ĉar homoj volas vidi novan vizaĝon. Certe, oni povas riproĉi al Kohl, kiu estas monde tre respektata ŝtatestro kun multaj meritoj, ke enlande li fiaskis plurkampe. Plej grave premas la giganta nombro de ĉirkaŭ 5 milionoj da senlaboruloj. Sed neniel oni povas imagi, ke Schröder sukcesus majstri tiun ĉi problemon pli bone ol Kohl.

Senpolitikigo

Sciencistoj en siaj analizoj de tiuj ĉi fenomenoj parolas pri “senpolitikigo de politiko” — karakterizo same paradoksa kiel probabla. Do eble ankaŭ en Eŭropo oni baldaŭ diskutados en amaskomunikiloj ne plu pri la politiko de ŝtatestroj, sed pri ties privataj aferoj, kiel lastatempe en Usono asertoj pri seksumado de l’ prezidanto superis ĉiujn en- kaj ekster-landajn politikajn temojn. Jen do la alia flanko de l’ medalo: se en centro de intereso estas nur la persono, tia persono tre rapide kaj facile povas fali de l’ trono pro personaj mispaŝoj, ne pro politikaj misfaroj.

Por reveni al Germanio: Tute ne estas certe, ke Kohl efektive devos abdiki postbalote. Liaj reputacio de politikisto kaj ŝtatestro kaj populareco de senmakula homo ne estas simple forviŝeblaj, kaj li ofte gvidis elektokampanjojn al sukceso spite al malamikaj tendencoj — sed per politikaj argumentoj, ne per plaĉa vizaĝo. Se en aŭtuno li fiaskos, li tamen povos konsoliĝi: neniu germana ŝtatestro antaŭ li regadis tiom longe. Tiun rekordon certe Schröder ne ŝtelos de li.

Stefan MAUL