Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Historio spegulita

En malnova tombo en gubernio Nara eltroviĝis 32 speguloj. La tombo, konstruita inter la 3a kaj 4a jarcentoj, povas prilumi, kie troviĝis la unua japana regno, Jamatai.

Jamatai priskribiĝis en ĉinaj libroj el la 3a jarcento. Laŭ la raportoj Himiko, reĝino de Jamatai, sendis en la jaro 239 ambasadoron al Ĉinio kaj reciproke ricevis 100 spegulojn, kune kun silko, glavoj, perloj kaj oro. Menciiĝas en la ĉinaj libroj, kie situas Jamatai, sed, se oni sekvas direktojn kaj distancojn, la regno troviĝas meze de Japana Maro. Arkeologoj kredis, ke Jamatai situis aŭ en norda Kyuuŝuu aŭ en regiono Kinki. Sed nun la speguloj helpas determini la lokon.

La speguloj, kun desegnoj pri dioj kaj diaj bestoj, indikas, ke Jamatai ja situis en Kinki. Tamen kelkaj arkeologoj ankoraŭ disputas pri la loko, atentigante, ke jam eltroviĝis en Japanio 500 samspecaj speguloj. Aliaj kredigas, ke la speguloj en la gubernio Nara produktiĝis ne en Ĉinio sed en Japanio, fare de eventuale ĉinaj metiistoj. Sendube daŭros debatoj pri Jamatai.

HORI Yasuo / PG