Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Helpo haveblas

Ankoraŭ ne estas malkovritaj la kaŭzoj de Progresiva Supranuklea Paralizo (PSP; foje nomata malsano Steele-Richardson), neŭro-malsano, kiu difektas i.a. la ekvilibron kaj kondukas finfine al litkondamnita stato. Por akceli kuracon kaj por subteni viktimojn de PSP kaj iliajn familianojn, fondiĝis en 1994 grupo PSP-Eŭropo; en 1996 sekvis franca filio. Kun ĉi tiu asociiĝas francaj esperantistoj, kiuj petas, ke ĉiu, kiu konas PSP-viktimon, informu pri PSP-Eŭropo. Detaloj haveblas de Roger Foucher, 16 Ker Tessier, F-56370 Sarzeau, Francio.

Roger FOUCHER / PG