Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MEDICINO

Homo, kiu savis milionojn

Antaŭ 200 jaroj, en 1798, Edward Jenner unue publikigis siajn studojn pri la nova metodo de vakcinado. Tiu grandioza eltrovo daŭre plibonigas la sanon de homoj tra la tuta mondo.

Inter la danĝeraj infektoj, la plej grandan damaĝon al la homaro kaŭzis variolo. Aliaj malsanoj, kvankam fifamaj, ne estis tiom disvastiĝintaj. Ekzemple, ĥolero ĝis 1817 limiĝis precipe en la t.n. endemiaj regionoj de Hindio, Pakistano, Indonezio, k.a. Poste, kiam okazis grandaj tutmondaj epidemioj (pandemioj), ili estis periodaj kaj plejparte ligitaj kun malbona higieno. Pesto, kvankam ĝi estis terura, preskaŭ ĉiam mortiga, malsano, tamen dependis por sia disvastiĝo de ronĝuloj; tial vastaj epidemioj estis maloftaj kaj ne atingis ĉiujn regionojn. Kontraste, variolo estis ĉiama plago de la tuta homaro, mortigante ĉiun trian aŭ kvaran suferanton, blindigante multajn aliajn kaj lasante ĉiujn postvivantojn kun cikatroj sur la vizaĝo.

Nur tiu ne malsanis ...

Priskriboj de variolo troviĝas en antikvaj ĉinaj kaj hindaj tekstoj. La malsano estis konata en Egiptio jam antaŭ almenaŭ 3000 jaroj. La mumio de la faraono Ramzeso 5a (1160 a.K.) portas postsignojn de variolo sur la kapo. Komence de la 6a jarcento p.K., oni komencis registri vastajn epidemiojn de la malsano en Eŭropo. En la Eklezia historio de la angla gento (verko de Bede la Sankta, finita en 732 — noto de la red.) troviĝas komparo inter pesto kaj variolo: “Pesto generis la terurajn dezertigojn, sed variolo minacis konstante, plenigante per la mortintoj niajn tombejojn.” Ekestis eĉ proverboj kiel ekzemple: “La amo kaj variolo neniun preterlasas” kaj “Nur tiu ne malsanis pro variolo, kiu ne vivis”. La enkonduko de variolo en la Novan Mondon havis terurajn sekvojn por la tieaj aborigenoj, kiuj antaŭe ne spertis tiun malsanon. La penetro de variolo en Meksikion en 1520 mortigis 3,5 milionojn da homoj. Same okazis en Siberio en la 16a kaj 17a jarcentoj. La malsano ne ignoris monarĥojn. De ĝi pereis la franca reĝo Ludoviko 15a, la rusa caro Petro 2a, la germana imperiestro Jozefo 2a kaj aliaj. La angla reĝino Elizabeta 1-a grave malsanis pro variolo, sekve perdis la harojn kaj devis porti rufan perukon, dum la vizaĝo por ĉiam portis la cikatrojn de tiu malsano.

Jam antaŭ 3000 jaroj en Ĉinio kaj Hindio oni uzis la t.n. metodon de variolacio (variolado) por preventi la malsanon. El variolaj pustuloj (vezikoj) de malsanulo, oni prenis la enhavon kaj enfrotis ĝin en la haŭton aŭ enmetis en la naztruojn de sana homo. Tiu, rezulte de la inokulado, malsaniĝis, sed ĝenerale de malpli grava formo de variolo, kaj tiel akiris la saman imunstaton, kiun oni trovas ĉe postvivanto de la natura infekto. Iom post iom, tiu rimedo disvastiĝis en Azio kaj Afriko, kaj ĝi atingis Eŭropon en la 17a jarcento.

Tamen, la praktiko de variolacio esence ne povis malgrandigi la disvastiĝon de variolo, ĉar morto sekvis en 1–2 % de la okazoj, kaj homo malsaniĝinta pro variolacio samtempe fariĝis fonto de infekto al aliaj.

La enigmo de la melkistinoj

La unua, kiu malkovris efikan kaj sendanĝeran metodon por preventi variolon, estis la angla kuracisto Edward Jenner [ĝenr], kiu naskiĝis la 17an de majo 1749 en familio de pastro en urbeto Berkeley [barkli] en okcidenta Anglio. Li fariĝis orfo en sia kvina jaro kaj estis prizorgata de la frato. En la oka jaro de sia vivo li malsanis pro variolo. Li studis la medicinon kaj estis forte influata de fama kirurgo, anatomisto kaj biologo John Hunter [ĝon hantr], kiu interesiĝis pri multaj temoj en la sciencoj. Inter la fruaj sciencaj verkoj de Jenner troviĝas studo pri la konduto de kukolidoj en fremdaj nestoj. En 1778 Jenner esploris pri kormalsanoj kaj eltrovis la misformadon de la koraj arterioj ĉe stenokardio. Jam de sia junaĝo, Jenner montriĝis sciema kaj neordinara scienca esploristo.

Ekde 1790 Jenner komencis studi malsanon de melkistinoj, kiuj infektiĝis de bovina variolo, kiam dum melkado ili dispremis variolajn pustulojn ĉe la mamoj de infektitaj bovinoj. Tiu malsano konsistis el la disvolviĝo kaj rapida resaniĝo de vezikoj sur la fingroj. Tiuj, kiuj tiel infektiĝis, poste ne malsaniĝis pro la vera homa variolo. Post zorgaj enketoj pri tiu fakto, Jenner, la 14an de majo 1796, antaŭ grupo de amikoj kaj medicina komisiono infektis ok-jaran knabon per bovina variolo, uzante la enhavon de pustulo sur la mano de melkistino kaj enigante tiun materialon en supraĵan tranĉon ĉe la haŭto de la knaba mano. La 1-an de julio, Jenner inokulis la knabon per la enhavo de variola pustulo, sed la knabo ne malsaniĝis, nek tiam nek post ripeta provo infekti lin kvin monatojn poste. Post pliaj similrezultaj eksperimentoj, Jenner volis publikigi siajn konkludojn. En 1796 la Reĝa Societo (prestiĝa scienca organizaĵo) tamen malakceptis artikolon de Jenner pri tiu temo, kaj tial li mem eldonis malgrandan libron pri la afero en 1798, nomante sian metodon vakcinado.

Malgraŭ komencaj obstakloj, la metodo rapide akceptiĝis. En 1805 Napoleono ordonis la vakcinadon de la tuta franca armeo, kaj en 1807 aperis en Germanio la unua leĝo pri deviga vakcinado. La unua infano vakcinita en Rusio, Anton Petrov, estis baptita en Peterburgo duan fojon kaj ricevis la nomon Vakcinov. La fama Pasteur, 85 jarojn post la unua eksperimento de Jenner, proponis la nomon “vakcino” por ĉiuj analogaj preparaĵoj kontraŭ aliaj infektaj malsanoj. “Ni esperas”, li skribis, “ke la scienco konservos tiun nomon honore al la meritoj kaj la grandegaj bonfaroj, kiujn efektivigis al la homaro unu el la plej rimarkindaj homoj de Anglio — Jenner. Kia plezuro por mi honori tiun senmortan nomon!”

Tutmonda kampanjo

Jam en 1801 Jenner antaŭvidis la eblecon likvidi variolon sur la tuta tero. En 1958 delegacio de eks-Sovetio proponis programon por tia likvido al la Monda Organizaĵo pri Sano. La ofensivo komenciĝis en 1967, kiam endemiaj fokusoj de variolo ekzistis en 30 landoj kaj tutmonde ekestis jare 10-15 milionoj da okazoj de la malsano. La strategio necesigis la vakcinadon de minimume 80–90% de la loĝantaro, ĝustatempan diagnozon kaj izoladon de ĉiu malsanulo kaj nepran vakcinadon de ĉiu familiano de la malsanuloj. Pro tio necesis aldone ĉiujare 150 milionoj da dozoj de la vakcino, kiujn senpage donacis 20 landoj, kaj la sindona laboro de specialistoj kaj volontuloj. La lasta okazo de endemia variolo en la mondo estis registrita en oktobro 1977, en Somalio, kaj en aŭgusto 1978, en Anglio, okazis du pliaj okazoj pro infekto en laboratorio. Post zorga observado tra la tuta mondo, en majo 1980 la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris, ke variolo estas plene likvidita.

La sukceso de la kontraŭ-variola kampanjo rezultigis plian programon de vakcinado kontraŭ ses malsanoj: tuberkulozo, difterio, kokluŝo, morbilo, poliomjelito kaj tetano. Oni atendas tutmonde elimini poliomjeliton antaŭ la jaro 2000.

Vladimir LEMELEV