Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Maneto de justeco

Post eksplodo en la litova ĉefurbo Vilnius la polico estis anonime informita, ke respondecas krimulo konata sub la kaŝnomo Maneto, jam alvokita antaŭ tribunalon pro kontraŭleĝa posedo de eksplodaĵoj kaj armiloj. La polico iris al la loĝejo de Maneto, kiu ne estis hejme. Lia edzino, tamen, diris, ke ŝia edzo estas membro de Sejmo, la litova parlamento, kaj ke la polico ne rajtas traserĉi la loĝejon. Ĉar ne estis pruvo, ke la forestanta edzo estas parlamentano, la polico kun permeso de la edzino traserĉis la loĝejon.

Evidentiĝis poste, ke Maneto ja estas parlamentano: eĉ altrangaj policistoj tion ne sciis. Lia vera nomo estas Algirdas Petrusevićius, ano de la reganta konservativa partio. Pri la afero devis raporti en Sejmo diversaj ministroj. La konkludo estis, ke, ĉar la unuaj informoj estis anonimaj, la polico ne rajtis traserĉi la loĝejon. Du policanoj devis demisii, aliaj ricevis publikan riproĉon kune kun la prokuroro sankciinta la traserĉadon.

Bone estas, ke Sejmo tiel reagis al leĝo-deliktoj. Tamen poste oni raportis el la urbo Ukmerge, ke surbaze de anonima informo tri fratoj estis arestitaj pro murdo de entreprenisto. La fratojn oni torturis kaj, por malfortigi ilian volon, trudis al ili fidrogojn. Poste oni trovis la verajn murdintojn. Tiam silentis membroj de Sejmo. Ŝajnas, ke en Litovio, por protekti siajn rajtojn, oni devas elektiĝi parlamentano.

Antanas GRINCEVIĆIUS / PG