Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Plej granda deficito

Post bankroto de la financ-kompanioj Sanyo kaj Banko Hokkaidou-Takushoku, kolapsis alia granda firmao: bil-kompanio Yamaichi. La deficito de pli ol tri mil miliardoj da enoj estis la plej granda en la historio de postmilita Japanio.

Yamaichi jam en 1965 bankrotis sed per registaraj subvencioj rekonstruiĝis. Tamen, por protekti sian merkaton, ĝi garantiis profitojn al la kompanioj, al kiuj ĝi vendis akciojn, eĉ kovrante deficiton, kiam falis akcio-valoroj. Yamaichi do faris kontraŭleĝan cirkuligon de akcioj — nomatan tobaŝi (salto) — inter siaj klientaj kompanioj.

Ekzemple, Yamaichi vendis akciojn al kompanio A. Kiam la akcioj malaltiĝis, Yamaichi petis al kompanio B aĉeti la akciojn por eviti deficiton en la kontlibroj de kompanio A. Post kunsido de akciuloj de kompanio A, Yamaichi denove redonis la akciojn al tiu ĉi kompanio, sed tiam ĝi devis pagi dankmonon al kompanio B. Kiam tiu ĉi sistemo misfunkciis, Yamaichi devis mem pagi la deficiton. La deficito, tamen, ne aperis en la kontlibroj de Yamaichi; ĝi estis kaŝita. Kiam pruviĝis, ke Yamaichi tiel “saltis” kaj ke la prezidanto mensogis, la valoro de ĝiaj propraj akcioj malaltiĝis, kaj la kompanio bankrotis.

Ĉiuj 7500 dungitoj perdos siajn postenojn. Junaj dungitoj trovos eventuale aliajn postenojn; tiuj havantaj pli ol 40 jarojn plej verŝajne ne. La bankroto de Yamaichi sekvas aliajn, por japanoj preskaŭ neimageblajn katastrofojn: granda tertremo en Hanŝin, krimoj fare de la religia grupo Aum, terorisma atako kontraŭ japana konsulejo en Peruo, kaj kolapsoj de aliaj kompanioj kaj bankoj. Aktuale sentas sin japanoj tre malsekuraj.

HORI Jasuo