Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

OPINIO

Nur etaj esperoj pri baldaŭa solvo

Ŝtorme agitiĝas la politika areno en Hispanio: perturbas leĝoj pri eksterlandaneco, akvo, edukado, laboro (kun responda ĝenerala striko) kaj nelaste partioj.

Leĝo pri politikaj partioj estis unualege aprobita de ĉ. 95 % de la deputitoj de la suba ĉambro de la hispana parlamento. Malgraŭ tiu ĉi preskaŭ unuvoĉa akcepto, la afero plifortigas la akutan krizon en la rilatoj inter la hispana ŝtata registaro kaj tiu de la eŭska aŭtonoma komunumo. Por tion kompreni, taŭgas mallonge resumi la lastjarajn okazaĵojn en la eŭska konflikto.

En septembro 1998 la eŭskaj naciaj partioj, sindikatoj kaj ĉefaj organizaĵoj subskribis en la urbo Lizarra-Garazi interkonsenton por klopodi pace konstrui vojon al memdispono. La dokumento paraleligis la eŭskan kaj la nord-irlandan situaciojn kaj difinis la eŭskan konflikton kiel politikan: postulata estis do politika solvo. Tuj sekve la armita grupo ETA deklaris pafopaŭzon.

Radikale malsama

Dum kelka tempo estis fido kaj espero, ke ia solvo survojas. Sed la situacio montriĝis radikale malsama al tiu en Nord-Irlando. Dum la brita registaro kuraĝe antaŭenpuŝis intertraktadon, la hispana bojkotis ĉian eblon: ĝi konsideras la terorisman aferon simpla policaĵo kaj vervege kampanjis kontraŭ ĉiaj “amikoj de murdistoj”.

Post monatoj da stagnado kaj da reaj similaj deklaracioj, en decembro 1999 ETA anoncis ĉesigon de la pafopaŭzo kaj baldaŭ reprenis sian aktivadon. La hispana registaro uzis ĝin por pliakrigi siajn atakojn kontraŭ la eŭska registaro, kio finfine kaŭzis la plifruigon de la balotado por la eŭska parlamento en januaro 2001.

Kontraŭ ĉiuj prognozoj, ĉefe tiuj de la hispana registaro, la reganta koalicio de eŭskaj partioj ne nur ne malfortiĝis sed eĉ tre signife kreskis. La Popola Partio de la hispana registaro apenaŭ forgratis kelkajn voĉojn, ŝajne de ĝia preskaŭa sozio en Eŭskio, la Socialisma Partio.

Preskaŭa kriminaligo

La politiko de la hispana registaro neniel ŝanĝiĝis. Ĝi plu insistis pri siaj aksiomoj: polica persekutado de ETA kaj preskaŭa kriminaligo de la eŭska registaro kaj de la partioj ĝin konsistigantaj. En tia spiralo lanĉiĝas la nova leĝpropono pri politikaj partioj, kiu — laŭ la ministro pri justico — celas nur kontraŭleĝigi Unuecon, la politikan partion, kiu ne “kondamnas” (nur “bedaŭras”) la agadojn de ETA.

La proponon fronte kontraŭstaras la eŭska registaro, laŭ kiu ĝi nur malhelpas intertraktadon kaj paciĝon. La Popola Partio per denova vasta kampanjo en la informiloj, kiujn ĝi regas, kaj lobiado ĉe la Socialisma Partio, ĉiam paŭsanta la eŭskan politikon de siaj rivaloj, kaj ĉe siaj kutimaj subtenantoj katalunaj kaj kanariaj, atingis impresajn 95 % de la voĉoj en tiu ĉi unua akto de la parlamenta vojo.

Morale perversa

Aparte substrekindas la — ankoraŭfoja — enorma incitiĝemo de la hispana registaro pri ĉiaj malkonsentoj pri ĝiaj opinioj. Kiam la kasacia kortumo ĵus malakceptis procesi kontraŭ la estro de Unueco pro “terorismo”, ĉar li laŭdire vivuis ETAn, prezidanto Aznar kaj diversaj liaj ministroj ne hezitis akre kaj laŭtege plendi kontraŭ la supera tribunalo. Aŭ kiam la eŭskaj episkopoj publikigis eklezian dokumenton, en kiu ili konsideris, ke la eventuala malpermeso de Unueco havos “sombrajn” konsekvencojn, prezidanto Aznar tuj ĝin opiniis “morale perversa” kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj oficiale plendis ĉe Vatikano.

Vidinte la evoluon de la aferoj en la lastaj jaroj kaj la ĉiam pliekstremiĝantajn kaj kreskante maltoleremajn starpunktojn de la hispana registaro, kiu kontraŭas ĉian interkonsenton kun la demokratie elektitaj kaj legitimaj reprezentantoj de la eŭska popolo, oni povas nur demandi sin, ĉu estas esperoj pri ne nur baldaŭa sed eĉ iama solvo de la eŭska afero.