Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

OPINIO

Kial Usono timas internacian juron?

Estas decidite, ke en Nederlando — apud la internacia arbitracia kortumo inter ŝtatoj, post la tre specifa portempa t.n. Lockerbie-kortumo bazita je skota juro, apud la pli daŭra t.n. Jugoslavio-kortumo — estos fondita nova, daŭre funkcionta Internacia Kortumo por pritrakti krimajn agojn ankaŭ de individuoj.

Al mi — naivulo — tio ŝajnas granda paŝo antaŭen direkte al pli justa mondo: ekde Hugo Grotius (Grocio), pri kiu Nederlando prave ankoraŭ fieras, iom post iom formiĝas internacia juro. Tia kortumo estas logika nova paŝo, celanta efektivigi ke ne nur certaj agoj estu rekonataj kiel krimoj, sed ankaŭ ke eblos kun rezulto trakti ilin kaj puni.

Sed ho ve! Usono reagis per nova leĝo, laŭ la gazetaro iniciate de prezidanto Bush: se iam iu ajn usona ŝtatano estos arestita kaj ricevos proceson antaŭ tiu internacia kortumo, Usono arogos al si la rajton, per ĉiuj rimedoj, inkluzive de milita invado en Nederlandon, liberigi tiun sian ŝtatanon.

Strange nekomprenebla leĝo!

Antaŭ nelonge, Nederlando ekstradiciis nederlandan ŝtatanon, disko-ĵokeon el mia loĝurbo Zwolle, ĉar en Usono oni kulpigis lin pri posedo de eta kvanto de haŝiŝo aŭ alia senkulpaĵo, kiun li ŝajne ĉe-havis dum tiea koncerto; laŭ mi — kaj laŭ la ĝenerala nederlanda publiko — afero apenaŭ menciinda, certe ne traktinda en kortumo. Ĉe ni, prave, eĉ ne punebla. Sed tamen, en Usono li eĉ ricevis kelkjaran malliberejan punon! Do pro tiaj bagateloj Usono postulas ke alilandajn ŝtatanojn oni ekstradiciu al ĝi, dum pri siaj propraj ŝtatanoj — jam anticipe kaj sen konsidero pri kiu kulpigo povus temi (eble seksperforto aŭ murdo, ĉar estas dirite, ke la kortumo okupiĝos nur pri la plej gravaj krimoj) — ĝi arogas al si la rajton eĉ milite ataki paceman landon! Eĉ por liberigi krimulon!

Elefanto atakas muson

Sed kial la elefanto atakas la muson? La popol-rakonto ĝin ja scias: nur pro timo. Timo, kompreneble, senbaza, sed ja timo.

Nun aldoniĝis eĉ nova stadio: Usono proponis en la Sekurec-konsilio, ke UN faru similan leĝon koncerne ĉiujn homojn, kiuj iam ajn — estinte, nuntempe aŭ estonte — estos implikitaj en internaciaj agadoj lige al UN.

Mi serioze min demandas intertempe: kion Usono havas por teni kaŝita?