Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La Irlanda Respubliko havas novan registaron aŭ, pli ĝuste, ĝi reelektis kun kelkaj ŝanĝoj kaj kun pli granda majoritato la koalicion, kiu regis dum la lastaj kvin jaroj. Tio okazis malgraŭ la fakto ke, antaŭ ol nomumi la ĉefministron, aŭ taoiseach, Bertie O’Hearn [berti o hern], skandaloj makulis la partion, kiu ĉefe partneris en la koalicio.
Ne malpli ol kvar el la ministroj en la majoritata partio Fianna Fáil (FF), inkluzive de unu eksĉefministro, devis senhonore eksiĝi. Tamen la du koaliciaj partneroj ĝuis avantaĝon, ke ili regis dum la plej prospera periodo en la historio de la moderna irlanda ŝtato. Krome O’Hearn estas ĝenerale rigardata kiel sincera kaj modesta homo kun bona reputacio.
La koalicio konsistas, kiel antaŭe, el la granda partio Fianna Fáil kaj la malgranda PD (Progresemaj Demokratoj). La unua estas respublikisma, la dua simila al konservativuloj en aliaj eŭropaj landoj. Mary Harney [mejri harne], la gvidantino de PD kaj vicĉefministro, aŭ tánaiste, en la lasta registaro, sekvas politikon laŭŝajne inspirata de la brita Margaret Thatcher. Ŝi rekomendas privatigon de ŝtataj entreprenoj — male tamen al FF. Apogantoj de PD evidente ne timas la katastrofajn efikojn de privatigo en najbara Britio.
Kvankam unuavide la registaro de la Irlanda Respubliko ne multe ŝanĝiĝis, tamen evoluis la politika situacio. Fianna Fáil, ekzemple, gajnis ses deputitojn; la ĉefa opozicia partio perdis 23. Krome la Verda Partio, kiu antaŭnelonge ne ekzistis en Irlando, gajnis ok deputitojn (parenteze, tri kandidatoj de la Verda Partio estas parolantoj de Esperanto); Sinn Féin [ŝin fejn], la respublikisma partio, rigardata kiel politika alo de la Irlanda Respublikisma Armeo, kaj la sola tutinsula partio, gajnis ses: la sukceso de Sinn Féin maltrankviligis moderulojn.
Pri la verdula rezulto la prestiĝa ĵurnalo Irish Times komentis en biblia lingvaĵo: “La verduloj ne nur supervivis — ili fruktis kaj multiĝis.”
Garbhan MACAOIDH