Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Perditaj ŝancoj de l’ diverseco

Estas kutimo diri, ke Esperanto entenas ideologiojn, kiujn oni resumas per la esprimo “internaj ideoj”. Zamenhof mem, mistike ligis sian lingvon al iu homaranismo. Tuj poste Lanti, en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) provis enkonduki alian, preskaŭ paralelan ideologion, la sennaciismon. Sendube ambaŭ agnoskis ion plene evidentan, t.e. la ekvivalentecon de la homaj valoroj. La fakto ke, kulture, en la civilizaciaj aspektoj, tiuj valoroj esprimiĝas laŭ diversaj manieroj, ne devus malaperigi ilian ekvivalentecon. La valoroj estas ĉie samvaloraj kiam ili rekte rilatas al la homoj. Ili transdonas ideojn pri universaleco, sennacieco, tutmondeco, kion bone reprezentas la koncepto pri tutmonda, universala komunikilo, t.e. Esperanto.

En la 60aj kaj 70aj jaroj oni eĉ havis la impreson, ke la homoj pretis iom ellasi la diversecon aŭ almenaŭ interplekti siajn valorojn rigarde al tutmondeco, kompreneble, tiam sub la premo de konsumismo, de ekonomika spekulado. Kapitalismo, en internacieco, do preter la naciaj kaj ŝtataj limoj venkis. La homoj ne plu sin streĉis por pensi globe dum ili agis loke. La homoj elstarigis la diversecon, siajn rajtojn al aparteco, pri religio, pri raso, pri “etnaj liberecoj” eĉ en Esperantio. La ŝancoj de diverseco post la 80aj jaroj, okulfrape perdiĝis por celo al pli humana, bona mondo.

Kial granda minaco?

La lastaj okazaĵoj en la tuta mondo demonstras, ke la kultoj al diverseco fariĝis granda minaco ĝuste kontraŭ harmonia kunvivado, granda minaco al paco laŭ la plej larĝa senco. “La ŝokoj inter la civilizacioj”, kiel skribis Samuel Huntington [hantingtn], klare evidentiĝis en nia tuta planedo. La religiaj “integrismoj” ekzemple de la fanatika islamismo, en siaj manifestiĝoj ekmontras senfinajn, eblajn katastrofojn. La ĵusa tiel nomata “politika sismo” en Francio kun la faŝisto Le Pen estas natura, antaŭvidita reago al pli ol 40 jaroj de la “invado” fare de magrebanoj ĉefe islamaj, kiuj trudas siajn kutimojn ĉie kaj siajn religiajn apartaĵojn, ritojn en laikaj, publikaj lernejoj ... laikeco, en Francio pene konkerita en 1905 per apartigo de ŝtato kaj eklezio, sed nun minacata nome de respekto al diverseco, nome de libereco, demokratio, homaj rajtoj ktp. Jen la ŝoko, sismo, hipokriteco.

Notinde ke la minacoj, ne nur minacoj sed veraj detruoj de valoroj, pro la fanatika apliko de la diverseco okazas sur ĉiuj terenoj de la homaj agadoj, jen en ekonomio pro la kutimoj, jen en politiko pro ambicioj, pro hegemoniaj celoj ktp. La diverseco, laŭ la nuna evoluo, ree akrigas la konatajn kaŭzojn de militoj aŭ simplaj konfliktoj, pro religioj, pro naciismoj, pro rasismo. La diverseco spronas la konfliktojn en mezoriento sen ebloj de vera ŝanco pri harmonia kunvivado. La mistika diverseco alkondukas abomenon, malamon kaj malebligas racian rezonadon fare de la individuoj. La homoj ne plu perceptas la ekvivalentecon de siaj valoroj.

Brazila interplektado

Feliĉe ekzistas kelkaj esceptoj, kie la homaj valoroj interplektiĝas, kunfandiĝas sen konfliktoj kaj atingas novan civilizacian formon. Brazilo estas unu el tiuj malmultaj ekzemploj kie la diverseco estas fonto por kultura riĉeco. En Brazilo la vortoj gento, etno ne havas signifon. Pli ĝuste homoj el ĉiuj partoj de la mondo, nigruloj, blankuloj, flavuloj intermiksiĝis kaj formis novan genton. La diferencoj inter rasoj stompiĝas, kiam ili ne entute malaperas. Sendube iu naciismo, verda kaj flava kreiĝis precipe per futbalo kaj karnavalo sed sen ekscesoj kaj konfliktoj ... almenaŭ ĝis nun! La religia diverseco estas amuza, el la oficiala religio rom-katolika greftiĝis dekoj, eble centoj da apartaj sektoj ligitaj ĉu al kristanismo, ĉu al afrikaj animismoj. Ni elstarigu la fenomenon “spiritismo” propra al tre multaj esperantistoj. Sed ĉio ĉi tio, dume, en sia diverseco restas en paca kunvivado. Oni tamen eksentas minacon al ŝtata, politika laikeco ĉar ambiciaj politikistoj cele al balotado jam avide sin turnas al religiaj influoj, kio povas fariĝi minaco, preter la oficiala, konstanta “beno de dio!”

Eksternacia sentkapablo

La aktuala mond-evoluo devigas nin pensi tutmondece, preter loka diverseco, direkte al universaleco, eĉ se ni devas agi loke. Ĉio, kio tuŝas niajn agadojn, en ekonomio, en ekologio ekzemple, nur povas havi solvojn en tutmonda konsidero. La ebloj pri komunikado estas sammomentaj por la tuta mondo kaj per la samaj rimedoj, sekve la slogano lanĉita de Lanti antaŭ 80 jaroj: “SAT-anoj (ne nur!) kutimiĝu al eksternacia sent-, pens-, kaj agad-kapablo” konservas sian aktualecon se ni vere volas, ke la diverseco fariĝu ŝanco por atingo de ... pli bona mondo. Nia sperto, bedaŭrinde, montras kiom malfacila estas praktika apliko de ĉi tiu slogano. Ni tamen povas nur rekomendi, ke, por la traktado de la kongresa temo de la UK, la homoj (esperantistoj) kiuj venos al Fortaleza, lasu siajn kutimajn apartaĵojn en siaj hejmoj, por povi senti, vidi la kunfandiĝojn de homaj valoroj en Brazilo.