Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

El mia vidpunkto

Furoras popolistoj

Antaŭ pluraj jaroj en pluraj eŭropaj kaj aliaj okcidentaj ŝtatoj establiĝis maldekstraj registaroj, post periodo de konservativismo. Sed lastatempaj elektoj en multaj el tiuj landoj montras tute inversan tendencon. Ĉu do la politika pendolo denove svingiĝas al dekstra direkto, eĉ pli: al ekstrema dekstrismo? Tion sugestas ekzemple elektoj en Francio, kie radikalulo Le Pen kun sia Fronto Nacia akiris simile multajn voĉojn kiel la socialista kaj konservativa kandidatoj por prezidanteco; simile okazis jam antaŭe en Aŭstrio, en Danio, en Portugalio, en Italio, en Belgio, laste en Nederlando. Krome ni ne pretervidu, ke en Usono post demokrat-partia (= liberala) prezidanto nun regas respublikano (= konservativa), kiu fervoras en dekstrega politiko interna kaj — sekve de la atencoj de la 11a de septembro 2001 — kultas naciismon.