Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

SANGO

La koloro de Holi

Holi, la barata festo de koloroj, kiu markas la finon de la vintro, estis kvieta, malĝoja afero ĉi-jare pro lastatempaj tumultegoj inter hinduoj kaj islamanoj en la okcidenta subŝtato de Gujarat [guĝarat]. Pli ol 700 homoj jam mortis, kaj pli ol 90 000 estis senhejmigitaj pro la barbaraj murdoj dum la pasintaj semajnoj.

Tiu ĉi ciklo de perforto komenciĝis, kiam, je la 27a de februaro, islamanoj bruligis trajnon, en kiu estis veturantaj 58 hinduoj. La viktimoj estis revenantaj hejmen de la urbeto Ayodhya [ajodhja], kie fundamentistaj hinduoj volas konstrui templon al la dio Ramo, kiu, ili asertas, naskiĝis en Ayodhya. Jam en 1992 en Ayodhya, fundamentistaj hinduoj detruis moskeon, kiu, ili pretendas, staras en la ekzakta loko de antaŭa templo. Post la moskeo-detruo okazis tumultegoj tra la tuta lando.

Ĉi-foje, la murdo de la hinduoj lanĉis ondon da venĝomurdoj en Gujarat, en kiu la plej multaj murditoj kaj senhejmigitoj estas islamanoj. La rakontoj el la subŝtato estas hororaj: pafado, ponardado kaj bruligado de vivantaj infanoj, virinoj, viroj. Ne nur la vivoj sed ankaŭ la posedaĵoj, kaj materialaj kaj simbolaj, de la islamanoj estis sisteme detruitaj. Plenigas la televidekranojn bildoj de elkavigitaj hejmoj, vendejoj, hoteloj kaj moskeoj de islamanoj.

Dume raportas la amaskomunikiloj pri postvivantinoj — knabinoj kaj virinoj — kiuj ne plu parolas: ili estis brutale seksperfortitaj. Tiuj ĉi inoj nun loĝas en subhomaj kondiĉoj en la ĉirkaŭ 56 tendaroj por rifuĝintoj.

Ankoraŭ ĉiutage venas raportoj pri subŝtata registaro, kiu silente permesis la murdon kaj detruon. La estro de Gujarat, Narendra Modi eĉ pravigis la krimojn de la mortigintaj hinduoj per jenaj vortoj: “Ĉiu ago havas sian propran reagon.” Modi apartenas al BJP, la ĉefa partio en la reganta nacia koalicio, al kiu apartenas ankaŭ la ĉefministro Vajpayee [vaĝpaj]. Ambaŭ nun estas sub ega premo klarigi siajn agojn kaj politikojn.

Sed eĉ kiam tiu ĉi raporto estas verkita, venas novaĵo pri freŝa perforto el Gujarat. Por la viktimoj, la festo Holi havas nur unu koloron: la ruĝon de fluanta sango.

A Giridhar RAO