Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Enkonduko

Multaj laŭdoj

Malbela nia magazino estis neniam, kvankam en la unuaj jaroj fotoj kaj ilustraĵoj estis nur nigraj-blankaj kaj foje ne tre bonkvalitaj. Ade la revuo iĝis pli kaj pli bela kaj nun laŭ grafika aspekto sendube troviĝas je alta nivelo. Modifoj kaj ŝanĝoj enkondukitaj ĉi-jare provokis multajn reagojn, precipe laŭdajn, sed ankaŭ skeptikajn. Ekzemple ĉefkuracisto de La KancerKliniko, Ĵak Le Puil, komentis: “... malaltiĝis je unu centimetro. Laŭ miaj kalkuloj tiu malaltiĝo povos ripetiĝi ĉiujare ĝis la jaro 2028 — poste MONATO similos etan poŝtmarkon!” Sed li pretervidis, kion aliaj legantoj rimarkis: kompense la kajero iĝis pli dika kun nun 36 paĝoj kontraste al 32 paĝoj antaŭe. Sekve laŭ la supra kalkulo en 2028 ĝi estos kompleta poŝtmarka albumo, ĉu ne?

Sed ho ve, ankaŭ la eldonejo iomete miskalkulis kaj ne prikonsideris, ke produkti pli multajn paĝojn (eĉ se je unu centimetro malpli altaj) postulas ankaŭ pli multan tempon, kaj tiel nia revuo iomete perdis sian aperoritmon. Tial la nuna kajero denove estas malpli dika; ni esperas per tio reakiri ĝisdatecon kaj akuratecon. Pro la sama kialo la eldonejo decidis, ekde la jaro 2003 dum la nordhemisfera somero aperigi duoblan numeron, kiel ni tion praktikis dum la unua jardeko de l’ magazino. En julio kaj aŭgusto, ĉefa libertempa periodo en Eŭropo, ankaŭ eldonejaj oficistoj volas feriadi.

La eldonejo dankas al la multaj legantoj, kiuj gratulis pro la nova aspekto de la revuo. Iuj eĉ abonis aŭ reabonis nur pro la bona aspekto de paĝo 1! Unu laŭdis, ke pli multaj tekstoj nun estas presataj per serifaj literoj, kiuj — laŭ li — estas pli bone legeblaj ol senserifaj. Nu jes, li pravas; sed ambaŭ litertipoj havas avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Tamen mi esperas, ke ne nur tiaj kriterioj kiaj aspekto kaj beleco kaj koloroj ludas rolon por vi, sed ke gravas ankaŭ enhavoj ne malpli bonaj.

Sincere via Stefan MAUL