Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

Benu modere Usonon!

Leginte la artikolon de s-ro Gofen, MONATO 2002/11, p. 9, oni ricevis impreson ke la verkinto estas patriota usonano. Kvankam Usono multflanke estas demokratia ŝtato ĝi tamen estas ankaŭ imperiista grandpotenco. Laŭ la renoma sveda taggazeto Svenska Dagbladet, la jaron 2000, la usona sekreta organizaĵo CIA enmiksiĝis 156 fojojn en internajn aferojn de fremdaj ŝtatoj. Se s-ro Gofen vere volas ricevi multflankajn sciojn pri la usona ekstera politiko, mi rekomendas al li legadon de renomaj usonaj kritikuloj, ekzemple la libron Perpetual War for Perpetual Peace (Konstanta milito por konstanta paco) de Gore Vidal [gor videl]. Li legu ankaŭ verkojn de Noam Chomsky [noem ĉomski], kiu opinias, ke Usono nuntempe rikoltas tiun malamon, kiun ĝi semis ĝis nun precipe en la tiel nomata tria mondo.

Ĉiam kiam Usono decidis enkonduki embargon kontraŭ iu “malobeema” lando, ĝi devigis plurajn aliajn landojn fari la samon pro solidareco. En la kazo Kubo fiaskis ne nur la embargo sed ankaŭ multaj provoj murdi Fidel Castro. Pro la embargo kontraŭ Irako mortis pro malsato amaso da senkulpaj infanoj. Usono fiaskis tute en la mediodetrua milito en Vjetnamio. CIA organizis puĉon en Ĉilio kontraŭ Salvador Allende [salbadór ajende], kiu ne estis nacia revoluciulo nek instrumento por sovetiaj potenculoj.

Du ekzemploj, kiuj ilustras la ĥameleonan eksteran politikon de Usono. Dum la sovetia okupado de Afganio Usono subtenis ekstremfanatikajn talibojn, sed poste ĝi subigis la malhomecan reĝimon de la talib-movado. Dum la milito de Irako kontraŭ Irano, 1980-88, Usono liveris armilojn al Sadam Husajn [sadám husájn]. Terorismon oni bedaŭrinde ne povas forigi per bombardado. Usono rifuzas egalecon antaŭ internacia tribunalo pro eventualaj militkrimoj, ĝi rifuzas ankaŭ subskribi kontrakton kontraŭ medipolucio, la interkonsenton de Kioto.

Lastatempe plejmultaj televid-elsendoj kaj gravaj gazetoj silentigas akrajn kritikulojn, kiuj volus manifesti siajn opiniojn precipe pri la ekstera politiko de Usono. Post lasttempa vizito en Eŭropo la tre fama aktoro Robert [roŭbert] Redford akre kritikis la usonigon de Eŭropo per la jena eldiro: “Estas malsane, ke diverseco de kulturoj kaj vivstiloj en Eŭropo estas konformigata per amerika unuecgusto”. Sendube Usono agis post la dua mondmilito kiel necesa bastiono kontraŭ la sovetia hegemonio. En la tiel nomata tria mondo ĝi, male, subtenis kaj helpis plurajn despotojn. Usono devas finfine montri pli da respekto por multfacetaj tradicioj de diversaj landoj.

Bertil ENGLUND

Germanio