Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ŝerco kaj Satiro

La mondolingvo

Rakonto pri aktuala problemo laŭ iom alia vidpunkto de Thierry Salomon

“Sensencaĵoj! Estu serioza! Kial vi subtenas tiun ideon de neŭtrala interetna lingvo? La lingvobaroj jam delonge falis. Ĉiuj jam parolas la novan internacian lingvon de komerco kaj kulturo!”

Kiam Teodoro eliris el la konstruaĵo en la centro de Budapeŝto, kie li ĵus havis pridungan interparolon, tiuj vortoj de la intervjuanto ankoraŭ sonis en lia kapo. Eble li ne devintus mencii sian intereson pri tiu konvencia neŭtrala interetna lingvo. “Fiartefaritaĉaĵo, kiu senkulturigus la homaron!” laŭ la vortoj de la vicdirektoro de la firmao. Teodoro sciis, ke pro tio li perdis ĉiujn ŝancojn akiri la postenon.

Li aĉetis la gazeton Die Finanzielle Zeit kaj iris tagmanĝi en iun Bratwurst-ejon. Ĉiuj grandaj urboj nun similas. Dum siaj vojaĝoj Teodoro rimarkis, ke ĉie lumas la samaj emblemoj de la samaj tutmondaj kompanioj. En Anglolando, Franclando aŭ Hungarlando ne plu estas pubs, bistrotskocsma nur tutmonde Kneipe. Li provis imagi kiel povis aspekti London, Lyon aŭ Budapest antaŭ la milito. Malfacile.

Plano kaj propagando

Jes, fakte ŝajnas, ke ĉio ĉi komenciĝis post la dua mondmilito. La Himmler-plano financis la rekonstruon de la detruitaj landoj. En ĝi estis multe da propagando. Por unu kilogramo da faruno, tri kilogramoj da propagando. Por unu skatolo da sapo, iom da cerbolavilo. Jam la pacokontrakto estis verkita en tiu nova mondolingvo. La germana fariĝis lingvo de diplomatio kaj komerco.

Teodoro ne plu povis legi, la muziko iom laŭtis en la ejo. Verdire la teksto de la kanteto ne forŝtelis tro da cerba laboro. Estis io kiel “Ich liebe dich, mein Schatz”. Teodoro eksopiris pri kantoj kun vera teksto kaj kun mesaĝo. En radioelsendoj aŭdeblas malmultaj ne-germanlingvaj kantoj. Eĉ pli kaj pli da negermanaj grupoj kantas en la moda lingvo. Unue dum kantokonkurso “Eurovision” skandinavoj faris tion. Ĉar ilia lingvo apartenas al la sama lingvofamilio, por ili estis facile. Nuntempe en tiu konkurso, landoj kies reprezentantoj ne kantas germanlingve havas grandegan malavantaĝon. La angloj, kiuj havis malbonajn rezultojn dum la lastaj partoprenoj, kaj kiuj nun konsideras sian lingvon maltaŭga por moderna kantado, decidis ke estonte ilia grupo kantos germane.

Engleusch

En diskovendado, dum alilandaj povas vendi nur en loka merkato, germanaj muzikgrupoj povas vendi al la tuta mondo. Cetere, ĉar ne ĉiuj komprenas la tekstojn, ili ne bezonas multe atenti pri la vortoj. Sed sian pli grandan enspezon ili povas investi en pli bonkvalitan sonon.

Tiu etna lingvo uzata kiel interetna lingvo jam tiom invadis la aliajn lingvojn, ke kelkaj (malmultaj) parolas pri “engleusch”. Miksolingvo, kiun oni parolas en Anglujo, angla lingvo miksita kun multaj germanaj vortoj kaj esprimoj. Same en Francujo ekestis “frallemand”. Tie, dudek jarojn post la milito, iu sinjoro Etiemble skribis libron “Ĉu vi parolas frermane?”. Kiu dum iom da tempo havis efiketon kaj forpuŝis kelkajn germanismojn, sed poste por unu forpuŝita dek novaj venis. Ne estas mode rezisti al tiu fenomeno. Provu diri franclingve “bonne fin de semaine!”, oni tuj korektos vin: “bonne Wochenende!”. Kvazaŭ ambaŭ ne signifus “semajnfino”!

Dum li promenis, Teodoro preteriris kinejon. Laŭ la afiŝoj klare videblis, ke sep filmoj el dek estas germanaj. En kelkaj landoj oni eĉ ne plu dublas ilin, sed simple uzas subtitolojn. Ĉu por ŝpari monon aŭ por ke la oreloj de la indiĝenoj kutimiĝu al la lingvo de la koloniiganto?

Goebbels-kanalo

Veninte hejmen, Teodoro enŝaltis la televidilon. La plej grandaj kanaloj kun tutmonda videbleco estas la germanaj. Grandan influon havas la universala germana novaĵkanalo, kies fondintoj estas la sekvuloj de Goebbels. La alilandaj kanaloj montras multajn germanajn produktaĵojn kaj uzas multajn germanajn esprimojn. Ĉefe la anglaj televidkanaloj. Ekzemple la novaĵoj ne plu nomiĝas news sed BBC Nachrichten. Anglolando eĉ kreis germanlingvan kanalon La angla ondo. Teodoro kanalumis. Sed ĉie nur propagando por stultigi la koloniigitojn.

Li elŝaltis la televidilon kaj sidiĝis antaŭ la komputilo. Ankaŭ tiukampe la germana regas. Ĝi estas la lingvo de komputiko, kiel siatempe la latina estis la lingvo de la katolika eklezio. En Germanlando naskiĝis kaj ekfloris komputado kaj la unuaj kalkulilegoj. Pro tio ili enhavas la kodon por skribi ĉiujn literojn de la germana alfabeto, sed ne literojn kun supersignoj de aliaj lingvoj. En la fako de Teodoro svarmas germanaj vortoj. En ĉiuj landoj oni uzas la qwertz-klavaron. Furoras programoj kiel Fenster kaj Kraftpunkt.

Tutgermaniĝo

Sed ĉefe en komerco videblas superrego de la mondolingvo. Pro moda kaj prestiĝa fenomeno reklamoj, nomoj de vendejoj aŭ de firmaoj, kiuj enhavas germanajn vortojn, ebligas pli bonajn vendojn. En tiu epoko de tutmondiĝo (aŭ tutgermaniĝo), la germana lingvo fariĝas pli kaj pli la laborlingvo de kompanioj sendepende de geografia situo. Firmaoj en Usono, Anglolando aŭ Franclando uzas la germanan lingvon dum kunsidoj, eĉ kiam ĉiuj partoprenantoj estas usonanoj, angloj aŭ francoj. Internaj dokumentoj kaj regularoj ekzistas nur en tiu lingvo.

Tio kaŭzas internan dilemon al Teodoro, ĉar kvankam li tre ŝatas la germanan lingvon, li ne subtenas, ke nacia lingvo fariĝu mondolingvo, detruanta la aliajn lingvojn kaj kulturojn.

La komerca rego de germanaj ŝtato kaj lingvo daŭre fortiĝas pro “diabla cirklo”. Germanlando estas forta, ĉar ĝi venkis en la milito. Tiu ekonomia forteco altigis la uzon de la germana kiel internacia lingvo. Kaj tiu grandskala uzo de la lingvo donas ekonomian avantaĝon al la germana ŝtato. Negermanlingvaj studentoj devas dediĉi ĉiusemajne multe da tempo por lerni tiun “universalan” lingvon (dum minimume kvin jaroj). Tempo, dum kiu germanoj povas pli bone studi sian fakon. Tiel ĉefe en sciencoj ĉiusemajne tiuj lastaj kreskigas sian antaŭecon kompare al la unuaj.

Krome la germanoj ĝuas la avantaĝegon povi publikigi kaj dum konferencoj prelegi en la propra lingvo. Iliaj publikaĵoj pro tio estas pli bonaj kaj bezonas malpli da fortostreĉo. Iliaj prelegoj estas pli konvinkaj. Negermanoj, eĉ tiuj kiuj tre bone regas la lingvon, ne povos publikigi ion ajn sen relegigi ĝin al gepatralingva germano. Studoj montris, ke dum internaciaj kunsidoj la denaskaj germanparolantoj okupas 80 % el la paroltempo. Eĉ post longa lingvolernado negermanoj malpli bone parolas ol simpla germana senhejmulo. Dum debatoj la germanoj povas diri ĉion kion ili volas, sed la aliaj povas diri nur tion, kion ili kapablas diri germane.

Lingva imposto

Nun, pensis Teodoro, mezbona fakulo, kiu bone regas la germanan lingvon, pli valoras ol bonega fakulo, kiu nur mezbone kapablas esprimi sin en tiu lingvo. Germano povas iri eksterlanden kaj gajni monon per lingvoinstruado. Eĉ sen majstri iun ajn fakon li povas facile dungiĝi. Li tre utilos por korekti tekstojn. Teodoron timigis tiu penso, ke la homaro dividiĝas en du tavolojn. La gepatralingve parolantoj de la nova “lingua franca” apartenas al la supra tavolo. En tiu nova moderna feŭdismo ili estas la nobeloj. La uzo kaj instruado de ilia lingvo estas grandega monfonto por Germanlando kaj mona kaj tempa elspezo por la aliaj. Fakte iaspeca lingva imposto.

La alta tavolo de la diversaj landoj servas Germanlandon kaj ties firmaojn. Ili havas la rimedojn por bone lerni la lingvon. Kaj sendas siajn infanojn en dulingvajn lernejojn aŭ eĉ al Germanlando. Kelkaj eĉ hejme parolas germane kun la idoj, por ke tiuj havu pli bonajn eblojn poste en la vivo. El ilia kapablo pritrakti kun la anoj de germana imperio, ili rikoltas grandegan avantaĝon. Por ili tiu situacio estas bonega kaj pro tio ili silentigas ĉiujn klopodojn por pli egalrajta internacia lingva politiko. Ili fakte kunlaboras kun la koloniiganto kaj perfidas la propran popolon pro mono. Teodoro pensis, ke la plej taŭga esprimo por nomi ilin estas perfiduloj de la patrolando kaj de la “patrina” lingvo.

Snoboj

En la malpli altaj tavoloj svarmas la snoboj, kiuj klopodas imiti la supran tavolon. Ofte tiuj, kiuj malpli bone parolas la germanan lingvon, uzas plej multe da germanaj vortoj kaj esprimoj. Tiel ili aspektas kulturitaj kaj laŭmodaj. Tiuj snoboj ĉiam nervozigas Teodoron. Kiam li demandas ilin, kial ili ne uzas gepatralingvan vorton anstataŭ moda germana esprimo, ili klarigas, ke ne ili signifas la samon, ke estas nuanco, ke ne ekzistas bona gepatralingva vorto por tio kaj simile ...

Se en la pasintaj jarcentoj iliaj antaŭuloj rezonintus same, en plej multaj lingvoj ne ekzistus vortoj por la plej bazaj objektoj kaj aferoj. Teodoro uzas ŝercan strategion kun la snoboj, kies elcentaĵo da germanaj vortoj en unu frazo tro altas. Li simple daŭrigas la konversacion germanlingve. Estas ĉiam tre amuze, kiam la snoboj devas pardonpeti kaj konfesi, ke ili ne bone regas la germanan lingvon.

Ĉio kio rilatas al la germana kulturo estas konsiderata moda kaj prestiĝa, kio rilatas al aliaj kulturoj estas konsiderata postrestinta, malnobla. En la venkinta lando regas propagando kaj mitoj. Multaj volas enmigri al la centro de la mondo. Unu post la aliaj, la plej bonaj sciencistoj forlasas la propran landon por labori en (kaj por) Germanlando.

En fonda dokumento de Eŭropa Imperio lingvoegaleco estis substrekita kiel grava punkto. Tamen malpli kaj malpli uzatas la aliaj lingvoj. Por ŝpari koston kaj tempon. Eŭropaj instancoj pli kaj pli ofte dungas ekskluzive gepatralingvajn germanojn. Tiel aŭstroj kaj germanlandanoj havas grandan avantaĝon. Neniu rimarkas, ke tio kaŭzos duarangiĝon de la aliaj lingvoj, malfortigos ilin kune kun ties kulturoj. Jam de kelkaj jaroj, ankaŭ en la gimnazio de Teodoro pli kaj pli multaj elektas la germanan kiel unuan fremdan lingvon. Ege malmultaj lernas aliajn lingvojn.

Ŝafoj blindaj

Ju pli li pensis pri tiu temo, des pli Teodoro venis al konkludo, ke Eŭropa Imperio staras antaŭ historia vojkruciĝo. Unuavide estas du vojoj. La unua — uzi plurajn laborlingvojn — kondukas al respekto de lingva diverseco kaj egaleco inter la lingvoj. Sed ĝi estas kosta kaj ne praktika vojo. Traduki kaj interpreti inter la diversaj lingvoj bezonas monon, tempon kaj energion. La alia vojo iras al direkto de uzo de la germana lingvo por internacia komunikado. La plejmulto de la ŝafoj blinde sekvas tiun “modan” direkton ne konsciante, ke ĝi kondukas al malfortigo de la ceteraj lingvoj kaj kulturoj. Al tutgermaniĝo. Al memvola koloniiĝo. Ili ne vidas, ke sekvante tiun vojon ili verŝajne devos paroli germane kun siaj propraj nepoj. Se oni rigardus (aŭ volus rigardi, aŭ povus rigardi) pli bone, videblus, ke kaŝita malantaŭ arbustoj de antaŭjuĝoj kaj misopinioj kaj nebulo de falsaj argumentoj ekzistas tria vojo.

“Ĉiuj parolas ĝin”

Malmultaj konas tiun trian vojon. Por konservi siajn privilegiojn, kelkaj eĉ kaŝas ĝin, neas ĝian ekziston aŭ diras, ke temas pri ĥimera vojo kiun ne eblas uzi. Oni priridas ĝin. Kiel la vicdirektoro de la hodiaŭ vizitita firmao. Malmultaj ribelas kontraŭ la kultura kaj lingva imperiismo de la “Pax Germanica”. Eble ĉar malmultaj konscias pri ĝi? Teodoron impresas la efiko de la daŭra propagando. Eĉ homoj, kiuj tute ne parolas la germanan, tute serioze asertas, ke “ĉiuj parolas la germanan lingvon”. Neniu informas pri tio, ke pli ol 90 % de la homaro ne parolas ĝin. Kaj tiel memkompreneble la germana lingvo estas LA lingvo de komerco, komputado, aertrafiko, ŝipumado ktp.

Jes, fakte la INTERnacia lingvo Esperanto vere ŝajnas esti ne bezonata.

Kiu interesiĝas pri neetna pli facila lingvo por interetnaj uzoj?

Pri lingvo kiu ebligas samrangan kaj pli efikan interpopolan komunikadon?

Pri lingvo dekoble pli rapide lernebla ne nur de la elito?

Pri lingvo kies uzo povus savi la diversecon de la etnaj lingvoj kaj kulturoj?

Teodoro iris dormi kaj decidis, ke en interparolo kun la sekva firmao li eble ne mencios tiun strangan “ŝatokupon”. Ĉar “ĉiuj jam parolas la germanan” kaj “ĝi estas facila lingvo” kaj “la plej bona por internacia komunikado”.